Tago de la libro kaj la hispana lingvo: memore al Cervantes

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-23 10:29:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
foto: Hispana Eessperanto Federacio

La 23-an de aprilo estas Internacia Tago de la Libro, datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, kiu  estis baptita en Alcalá de Henares, apud Madrido, la 9-an de oktobro de la jaro 1547. Li verŝajne naskiĝis en tiu sama urbo kelkajn tagojn antaŭe, probable la 29-an de septembro, la tagon de sankta Miĥaelo.

En la jaro 1605 li publikigis en Madrido la unuan parton de sia ĉefa verko, El ingenioso hidalgo Don Quijote de la Mancha (La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha). La verko ege sukcesis, kaj tuj aperis multaj eldonoj en Hispanio kaj en aliaj landoj. Tamen, en tiu epoko en kiu la aŭtor-rajtoj ne estis respektitaj, la libro havigis al li malmultajn monajn profitojn, kaj iom da problemoj pro la satiraj aludoj kontraŭ Lope de Vega, kiujn ĝi enhavas.

En la jaro 1977 estis publikigita en Zaragozo, sub la sponsorado de la Fondumo Esperanto, la kompleta traduko de "Don Quijote al la internacia lingvo Esperanto. En la jaro 2016, koincide kun la 400 datreveno de la morto de la aŭtoro Miguel de Cervantes, estas kompletigata la bita versio de tiu ĉi traduko, je la dispono de ĉiuj mondaj parolantoj de la internacia lingvo depost la 1-a de julio, okaze de la 75 Hispana Kongreso de Esperanto.

Cervantes estas ekzemplo de produktiva maljunaĝo. En la jaro 1613, kiam li aĝis 66 jarojn, li publikigis siajn Novelas Ejemplares (Ekzemplo-donaj Noveloj) , pri kiuj li diris: “Mi estas la unua kiu verkis novelojn en hispana lingvo”. En tiu tempo li publikigis ankaŭ kolekton de siaj teatraĵoj (kiujn li ne povis ludigi en la teatroj), kaj Viaje al Parnaso (Vojaĝo al Parnaso), poemo en kiu li priskribas la literaturan mondon de sia epoko. En 1614, kiam li trankvile verkis la duan parton de Don Quijote , li ĉagrene sciiĝis pri la eldono de apokrifa dua parto de la romano, fare de nekonata aŭtoro kiu kaŝis sin sub la kromnomo “Alonso Fernández de Avellaneda”.

La dua parto de Don Quijote aperis en 1615. En tiu tempo la maljuna Cervantes vivis sub la protekto de la kardinalo Sandoval de Rojas kaj de la grafo de Lemos. Li mortis en Madrido la 23an de aprilo de la jaro 1616. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li finis verki sian lastan romanon, Los trabajos de Persiles y Sigismunda (La Suferoj de Persiles kaj Sigismunda), kiu estis publikigita de la vidvino de Cervantes iom poste.

La   plena versio en Esperanto de lia majstra verko “La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha” estas oferto de  Hispana Esperanto-Federacio, kiu  regalas nin per tiu ĉi verko en  formato epub aŭ ebligas elŝuti ĝin el tiu ĉi ligilo: https://www.esperanto.es/hef/index.php/295-don-quijote-en-esperanto

 

Fonto: www.esperanto.es

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up