Memore al la Tago Monda de la Humanitara Asisto fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-19 11:34:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 19 (RHK) La monda tago de humanitara asisto, kiun oni celebras ĉiun 19-an de aŭgusto, omaĝas la laboristojn pri sano, kiuj  helpas rilate urĝojn, kiel tiuj nun suferataj de la homaro kaŭze de la Covid-19, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Dum tiu ĉi agotago oni omaĝas ĉiujn, kiuj donas sanitaran protekton al milionoj da personoj tutmonde, kaj al tiuj, kiuj estis murditaj aŭ vunditaj en la plenumo de tiu laboro, ĉefe, al tiu j, kiuj spite al la malfacilaĵoj kaj danĝeroj daŭrigas  tiun agadon.

La monda tago de humanitara asisto originis en la bombardado kontraŭ la konstruaĵo de UN en Bagdado, Irako, de antaŭ 10 jaroj, provokinta  la forpason de 22 laboristoj de tiu agado.

De tiam, la komunumoj kaj organizaĵoj tutmonde elstarigas tiun daton per diversaj agadoj kaj publikaj aranĝoj por agnoski tiujn, kiuj riskas sian vivon por helpi aliajn personojn.

Ĉi-jare, la elvoko okazas kiam la mondo alfrontas la krizon estigitan de la Covid-19, en kiu la humanitaraj laboristoj venkas alireblec-obstaklojn por helpi milionojn da homoj en 185 landoj damaĝitaj de tiu mortiga malsano.

Laŭ UN, la pandemio estas unu el la plej kompleksaj defioj por la humanitaraj operacioj tutmonde, la manko de alirebleco kaj la limigoj altruditaj de la registaroj provokis ke en la unua frontlinio responda estu la komunumoj mem, la civila socio kaj la lokaj organizoj neregistaraj.

Hodiaŭ oni prezentos la personajn historiojn de la humanitaraj laboristoj pretaj batali kaj preventi la propagadon de la Covid-19, de tiuj, kiuj oferas nutraĵojn al la plej vundeblaj, de tiuj, kiuj donas sekurajn spacojn por virinoj kaj knabinoj dum la izoliĝoj kaj de tiuj, kiuj asistas naskojn.

Oni ankaŭ omaĝos  la batalantojn kontraŭ plagoj de lokustoj, kaj  tiujn laborantajn  en la rifuĝejaj kampoj en la kunteksto de la pandemio.

Pasintjare 483 gelaboristoj humanitaraj estis atakitaj en totalo de 277 incidentoj apartaj, el kiuj 125 estis murditaj, 234 vunditaj kaj 124 sekvestritaj en okazintaĵoj ĉefe en Sirio, Suda Sudano, Demokratia Respubliko de Kongo, Afganio, Centrafrika Respubliko, Jemeno kaj Malio.

Siaflanke, la monda organizaĵo pri sano denuncis 1009 atakojn kontraŭ personoj dediĉitaj al tiu laboro kaj instalaĵoj sanitaraj, kie  okazis 199 forpasoj kaj 628 vundoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up