Usono intensigas sian agresemon kontraŭ Kubo metante ĝin liston de teroristaj landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-14 09:42:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Usono ree konfirmas sian duoblan mezurilon en la batalo kontraŭ terorismo klopodante komdamni landon kiel Kubo, kiu historie estis viktimo de tiu ĉi vipo, avertis hodiaŭ la esploristo José Luis Méndez.

La specialisto deklaris ke la inkluzivigo de Kubo en “la nigra listo” de la usona ŝtata departemento pri landoj, kiuj laŭ ilia juĝo ne kunlaboras en la kontraŭterorista batalo, estas parto de la kreskanta agresemo de la nuna administracio de la Blanka Domo.

Ne estas surprizo ke la ŝtata departemento sciigas tian decidon unu tagon post la forta denunco de Kubo pri la terorista atako kontraŭ nia ambasadejo en Vaŝingtono, precizigis la profesoro Méndez.

Kubo postulas, plenrajte, respondon de la usona registaro pri la rilatoj de la terorista aŭtoro kun elementoj de ekstremistaj sektoroj kontraŭkubaj de Miamio.

Sed li atentigis ke por Usono la terorismo de kuba origino estas doma afero kaj estas parto de politiko, kiu dum jaroj subtenis senpune tiujn individuojn agresemajn, kiuj rezidas en tiu teritorio.

Kubo povas fari longan liston de teroristoj kaj organizaĵoj tiuspecaj, kiuj estas subombrele de la Blanka Domo, prezicigis la specialisto, kiu insistis ke Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, du el la plej konataj krimuloj de la okcidenta hemisfero, forpasis tute trankvilaj en Miamio sen pagi siajn kulpojn.

Estas pluraj esploroj, kiuj dokumentas la planojn skizitajn kaj plenumitaj en Usono kontraŭ interesoj kaj celoj ligitaj al Kubo. Nur en Nov-Jorko eksplodis pli ol 80 eksplodigiloj, argumentis Méndez.

La nuna decido inkluzivi Kubon en tiun liston, kiunoni “povas kvalifiki kiel ajn” estas “aldona kargo, kiu malfaciligus ajnan iniciaton favore al Kubo en la usona kongreso”.

La decido estas ankaŭ “okulsigno de la administracio Trump al la elektantaro de Florido en elekta jaro, speciale al tiuj sektoroj de la elmigrantaro kuba, kiuj kontraŭas proksimiĝon al la insulo”, li precizigis.

Li memorigis ke komence de la procezo por restarigi la rilatojn, Kubo starigis bazan principon, tio estas, forigi Kubo de tiu unuflanka listo de landoj impulsantaj terorismon.

La termino uzata nuntempe ŝajnas nuancigita. Ili parolas  en tiu ĉi “listo nigra” pri “landoj kiuj ne kunlaboras kun la kontraŭterorista batalo”, kio estas preskaŭ la sama kiel diri “landoj impulsantaj terorismon”, listo en kiu antaŭe Usono maljuste metis Kubon en 1979”, emfazis la studemulo.  

Rezulte, Kubo aperas en la unua raporto de 1981, kaj de tiam, esprimis Méndez- ĉiujare oni inkluzivis la insulon sen pravigoj, nek argumentoj ĝis 2015. Ĉiam kiel preteksto por plu trudi la genocian sieĝon pli longan de la historio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up