Kubo kaj Usono kontraŭ la homtrafiko kaj migra fraŭdo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-06 09:34:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaroj de Kubo kaj Usono dialogis en Washington pri la batalo kontraŭ la homa trafiko kaj migra fraŭdo en Miami, Florido, informis la kuba ambasadejo en la usona ĉefurbo.

Temis pri teknika kunsido kie “ambaŭ landoj koincidis pri la graveco avanci en la kunlaboro por alfronti tiun vipon kaj pri la bezono subskribi jurajn instrumentojn reciprokajn por formaligi la interŝanĝojn en tiu ĉi sfero”.

La kuban delegitaron gvidis la kolonelo Mario Méndez Mayedo, estro de la direkcio pri migrado kaj eksterlandaj aferoj de la ministerio de la interno, samkiel aliaj reprezentantoj de tiu institucio kaj la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Usono estis reprezentita de funkciuloj de la migra servo kaj kontrolo de doganejoj (ICE) de la departemento pri interna sekureco.

Ambaŭ partneroj interskonsentis daŭrigi tiujn ĉi teknikajn kunsidojn estonte, kun la celo neŭtralizi pli efike la homtrafikantojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up