Jardekoj da teroristaj agoj kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-06 08:26:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De María Josefina Arce

Usono arbitre kaj unuflanke inkluzivis Kubon, nacion, kiu dum jardekoj estas celo de teroristaj agoj ellaboritaj el usona teritorio, subtenata kaj financita de Vaŝingtono, en falsa listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon.

Ĝuste hodiaŭ, la 6-an de oktobro, estas alia datreveno de malĝoja evento, la Barbada Krimo. Kun 73 homoj surŝipe, kuba komerca aviadilo eksplodis dumfluge en 1976 pro eksploda atako.  

Je la servo de la CIA, Centra Inteligencia Agentejo, de Usono, la famaj teroristoj Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosh reĝisoris la krimon, en kiu 57 kubanoj, kvin koreoj kaj 11 gujananoj, kiuj vojaĝis al nia lando por studi medicinon, perdis sian vivon.

Neniu el la du teroristoj estis prezentita al justeco por tiu abomena ago, malgraŭ la ampleksa dosiero havebla. Posada Carriles kaj Orlando Bosh mortis pace sur amerika grundo. 

  La krimaj agoj kontraŭ nia lando neniam ĉesis. En tagoj antaŭ memortago de nova datreveno de la Krimo en Barbado, la kuba ambasado en Vaŝingtono estis la celo de terorista atako. La 24-an de septembro, individuo ĵetis du molotovajn koktelojn al la diplomatia ĉefsidejo.

Tio estas la dua perforta atako kontraŭ la instalaĵo sur usona grundo ekde aprilo 2020, kiam individuo de kuba origino pafis kontraŭ la konstruaĵo, kaj tri jarojn poste li ankoraŭ ne estis juĝita.

La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj avertis pri la duobla normo de la supozata sindevontigo de Vaŝingtono kontraŭ terorismo.

La vero estas, ke la diversaj usonaj administracioj donis rifuĝon kaj kuraĝigis la perfortajn agojn de kontraŭkubaj grupoj. La Plej Granda el la  Antiloj estis celo de ekonomiaj, armeaj, biologiaj, diplomatiaj agresoj kaj atencoj kontraŭ siaj gvidantoj.

Al tio aldoniĝas genocida ekonomia, komerca kaj financa blokado, plifortigita dum la COVID-19-pandemio de la registaro de tiama prezidento Donald Trump.  

  Pli ol tri mil kubanoj mortis kaj aliaj 2.099 suferis ian vundon rezulte de krimaj agoj, subtenataj de Usono, kiu trudis ŝtatan terorismon kontraŭ la kuba popolo pro ĝia decido  defendi sian suverenecon, sendependecon kaj vivprojekton.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up