La kuba varianto de la hispana lingvo

Kiel sciate, la hispana lingvo estis altrudita de la hispanoj en la plejparto de la amerika kontinento kaj kun la tempopaso naskiĝis la tiel nomata varianto de la amerika hispana lingvo kies trajtoj diferencigas ĝin de la normoj uzataj en Hispanio.

Laŭlonge de la tempo pli kaj pli firmiĝas la konscio ke en la hispana lingvo de Kubo estas markitaj influoj de la aborigenaj lingvoj, kune kun la afrikaj lingvoj el la diversaj etnaj grupoj kiel sklavoj venigitaj al la insulo dum la hispana koloniado; same  evidentas ke estante insulo, la unueciga lingvo, kun ties antecedentoj andaluza, kanaria kaj kastilia, posedas proprajn trajtojn.

La aborigena heredaĵo.

La aborigena kulturo kaj specife la lingva influo troveblas en la nuna lingvo parolata en Kubo,  aparte en la formo de parolesprimoj uzitaj de la aborigenaj grupoj inter kiuj regis la aruaka lingvo (lingvo parolata de la aborigenaj praloĝantoj).

En kelkaj lokoj de la insula geografio senteblas tia influo pli aŭ malpli forte, dum en aliaj regionoj ĝi restas  en la toponimoj, tio estas, en la nomoj de urboj, vilaĝoj aŭ geografiaj estaĵoj. 

Ekzemple kiam ni parolas pri la nomo de nia insularo Kubo (Cuba) kelkaj aŭtoroj emfazas ke  ĝi devenas el tiu fonto unua, kaj la vorto signifas,   “verdo, interno”, sendube pro la naturaj trajtoj de la loko mem.

Tamen, signifa klarigo estas donita de la kubano Juan José Arrom kiam li esprimas ke la aŭtoro C.H. de Goeje [The Arawack language of Guiana, Amsterdam, 1928]  registras en Surinamo la voĉon ¨dakuba¨   (mia  kampo, mia tereno), kaj el antaŭaj esploroj li asertas ke la grafioj ¨a-kuba, akúba¨ kaj ¨u-kuba¨, enhavas  la sencon  “grundo, kampo, tereno”.

En tiuj ĉi transkriboj, la aŭtoro Goeje klarigas ke la komenca voĉo a-, u- ne apartenas al la radiko, sed temas pri prefikso kiu anoncas la ĝeneralan karakteron de la vorto, kaj tial ĝi apartigas per streko la prefikson de la radiko.

La vortoj Koba aŭ Kuba verŝajne estis la voĉo kiun Kristoforo Kolumbo devintus aŭdi kaj tial povus esti klarigita lia hezitemo rilate la registriĝon, malfermante  aŭ tranĉante la vokalon de la unua silabo, kiel Colba kaj poste kiel Cuba.
Elstaras aliaj vortoj kun lingva aborigena influo, inter ili, ekzemple, la tre uzataj: ceiba (ceibo), tabaco (tabako), canoa (kanuo), huracán (uragano), bohio (palmodomo), Baracoa (Barakoa) kaj multaj  aliaj.

La verko de la kuba sciencisto kaj filologo Sergio Valdés Bernal klasigas 180 aruakismojn rilatajn al la flaŭro, 103 al la faŭno, 46 al la materia kulturo, 3 rilataj al la spirita kulturo, 19 ligitaj al ĉirkaŭaĵo, 4  al la socia organiza formo kaj aliaj 20 kiujn li taksas ceteraĵoj, tio estas, 371  vortoj kiuj apartenas al la lingva aborigena heredaĵo.

La afrika heredaĵo.

Ĝi  esprimiĝas esence per la araba flanko danke al la elmigrantaro kiu atingis la insulon. Pli ol 4 mil voĉoj el araba deveno  uzatas  en la leksiko de nia lingvo, inter ili estas la vortoj aldea (vilaĝo), alcaldía (urbestraro), arrabal (kamparo), alcohol (alkoholo), almohada (kapkuseno) kaj aliaj. 

Ankaŭ el la sudsaharaj lingvoj, kvamkam malpli, evidentiĝas influoj en la hispana lingvo, kiuj estis heredigitaj el la biologia kaj kultura miksado okazinta en la insulo.

La sklavoj venigitaj al Kubo flanke de la koloniistoj apartenis al diversaj afrikaj etnoj, ĝenerale el la okcidenta parto de la kontinento, ekzemple el Niĝerio, kaj unu el la  plej gravaj etnoj kiuj kunfluis en la kuba kulturo estis la grupoj kwa, joruba kaj lukumio.

Unu el la plej prestiĝaj intelektuloj kiuj okupiĝis pri tiuj studoj en Kubo estas Miguel Barnet kiu esprimis  ke la kulturo joruba estas vitala por la naskiĝo de transkulturitaj esprimoj, laŭ la termino kreita de la elstara etnologo, lingvisto, sociologo, juristo kaj antropologo, la doktoro Fernando Ortiz.

Barnet, disĉiplo de doktoro Ortiz, esprimis ke la joruba mitologio, komparebla al la greka en la filozofia riĉeco kaj poezia valoro, estas la nura  solida korpuso de ideoj pri la kreado de  la mondo kiun nia lando povas oferi kiel trezoro de la tradicia popola kulturo.

Al la neformala lingvo aŭ al la hispana lingvo ĝenerale transiris kelkaj vortoj  el la joruba kulturo kiel ekzemple, orisha (oriŝo) kaj aliaj  uzataj por nomi la diojn de ilia religia panteono.

Aliaj grupoj ankaŭ influis la hispanan lingvon, menciendas la grupo efik kies lingvo estas ligita al funkciado en Kubo de iaspeca sekreta societo konata kiel Abacuá (prononci abakŭao).
Ankaŭ la grupo bantua  konsiderata kiel la plej grava afrika heredaĵo en la kariba regiono, la plej antikva, subtila kaj nerekonebla pro tio ke ĝi estas la plej familiara.

Influnivelo de la afrika heredaĵo en la hispana lingvo de Kubo.

Laŭ opinio de diversaj esploristoj neniu el la liturgiaj lingvoj afrikaj posedis la koherecigan forton por opozicii en la pasinteco al la hispana lingvo, aŭ al la kastilia, tiam la oficiala lingvo de la regantaj klasoj.

En la semantika kampo la pruntedono de la afrikaj lingvoj evidentiĝas en la riĉeco rilate la signifon de kelkaj vortoj kaj esprimoj, sed en la leksika kampo multe pli videblas la spuroj de la sudsaharaj pruntedonoj en la kulta formala lingvo kaj eĉ en la popola.

Fakte, estas en la leksika kampo kie kuŝas la ĉefa heredaĵo de la afrikaj lingvoj, tial ke la negroj portitaj al la insulo estis transkulturitaj kaj pro tio ili iĝis parto nedisigebla de la kuba nacieco kaj ne fariĝis etnokultura minoritato.

Tio signifas ke ili partoprenis en la formado de nova identeco, la kuba identeco kaj tial, naskiĝinte en la insulo ili, samkiel la devenintoj de aliaj kulturoj, neniam eksentis sin parto de disaj etnoj, sed parto de nova nacio kiu formiĝis meze de la 18-a jarcento, tio estas la kuba nacieco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up