Kubo desegnas specifajn vakcinojn por nova varianto de SARS-CoV-2

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-01 08:07:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, dec  1(RHK) La prezidanto de la Komerca Grupo de la Bioteknologiaj kaj Farmaciaj Industrioj de Kubo (BioCubaFarma), Eduardo Martínez Díaz  asertis ĉi-mardon, ke nia lando desegnas specifajn vakcinojn por la nova varianto de la SARS- CoV-2, nomata Ómicron.

En sia oficiala konto en Tvitero, la sciencisto atentigis, ke ili zorge studas la konduton de la nova varianto, kaj emfazis, ke se necese, nova imunogeno kontraŭ ĝi estos disvolvita en mallonga tempo.

Ĉi-lunde Kubo anoncis la aplikon de novaj rimedoj por plifortigi la kontrolon de internaciaj vojaĝantoj antaŭ la apero de la varianto Omicron, klasifikita kiel varianto "maltrankviliga" de la Monda Organizo pri Sano.

Ekde la 4-a de decembro, vojaĝantoj el Sud-Afriko, Lesoto, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Namibio, Malavio kaj Esvatinio devos plenumi iujn postulojn enirante la landon, raportis la Kuba Ministerio pri Publika Sano.

Ili devas prezenti ĉe la eniro kompletan vakcinadskemon, kaj ankaŭ la negativan rezulton de PCR-RT-testo  farita maksimume 72 horojn antaŭ la vojaĝo.

Same, specimena kolekto por SARS-CoV-2 RT-PCR estos farita ĉe la punkto de eniro; kaj deviga kvaranteno estos aplikita dum sep tagoj en hotelo destinita por tiu celo, la vojaĝanto kovro la kostojn de loĝado kaj transporto.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up