Havano en la centro de Esperantujo: la 6-a kongreso de KEA.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-02 23:45:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post nur du semajnoj Havano denove iĝos la kuba Esperantujo, kiam okazos tri sinsekvaj eventoj, nome, Lingva Simpozio pri  Esperanto kiel socikultura kaj lingvistika fenomeno; ĝi sesios en la Havana Universitato kun partopreno de lingvistoj kubaj kaj eksterlandaj.

Tuj poste okazos AMO-seminario 16 aŭspiciita de UEA kaj organizita de KEA, la 18-an kaj 19-an de novembro; ĝin partoprenos ankaŭ kubaj kaj eksterlandaj gvidantoj, inter ili, dro. Duncan Charters; la seminario havas kiel ĉeftemon Konsciigo, kapabligo, komunumo: paŝoj al plia profesiiĝo.

Sinsekve, de la 19-a ĝis la 22-a sesios la 6-a kongreso de KEA, sub la temo Lingvoj kaj kulturo: identeco en diverseco.

Jam aliĝis pli ol 100 partoprenantoj kubaj kaj eksterlandaj, kiuj renkontiĝos en Havano, en la sidejo de la kuba unuiĝo de arkitektoj kaj konstru-inĝenieroj (UNAICC) en la centro de la urbo.La programo inkluzivas prelegojn, forumojn, libroprezentadon, paroligajn kursojn, kulturan kaj ekskursan programon kaj postkongreson. Sendube temos pri vera manifestacio de kulturo kaj klerigado.

Havano denove sin ornamos per esperantaj flagoj kaj amikeco, ĝuste en tiu ĉi monato kiam ĝi festos novan fondo-datrevenon.

Havano estis fondita de la hispana konkerinto Diego Velázquez en 1515, kaj ĝi naskiĝis kun la nomo Sankta Kristoforo de Havano iom pli sude de ĝia nuntempa situo,  sed la nuna Havano akiris sian sidejon en 1519 ĉe la norda haveno, kie ĝi troviĝas hodiaŭ.

Ĝuste pro tio oni  festos  la 496-an fondodatrevenon, sed laŭ asertis la havana historiisto, doktoro  Eusebio Leal, la antropologoj laboras por konfirmi la unuan setlejon en iu regiono suda kie okazis la vera urbo-fondo en 1515. Multaj kubanoj konsideras pro tio, ke Havano devus fariĝi 500 jara en 2015, tamen, intertempe, la 16-an de novembro nia ĉefurbo festas sian datrevenon.

Pro la bonega geografia situo Havano rapide transformiĝis en ĉefan marhavenon por interŝanĝo de varoj inter la Nova kaj la Malnova Mondo, kaj ĝi estis grava centro por la Hispana ŝiparo aganta en Ameriko.

Dum jarcentoj Havano altiris la atenton de potencaj landoj kaj de korsaroj, kaj ankoraŭ videblas la tiama beleco el la muroj de la fortikaĵoj, el la fasadoj de malnovaj domegoj kaj preĝejoj, en la vastaj kaj imponaj avenuoj kaj en parkoj kaj ĝardenoj.

Malnova Havano estis nomumita de UNESCO Kultura Heredaĵo de la Homaro en 1982, kaj ĝi havas la plej grandan nombron de historiaj konstruaĵoj. En la mallarĝaj stratoj, multaj ankoraŭ  ŝtonigitaj, troviĝas konstruaĵoj de la kolonia epoko, ĉefe de la tempo inter la 17a kaj 19-a jarcentoj.

En Havano, kie abundas historio kaj trezoro arkitektura el la koloniaj epokoj, de antaŭ pli ol 100 jaroj, Esperanto trovis novan niĉon, do, hodiaŭ ni ne  povas preteratenti la historiajn spurojn de pioniraj esperantistoj en Kubo kaj speciale en tiu ĉi urbo.

Januare de 1910 fondiĝis en la kuba ĉefurbo la Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu daŭrigis la laboron komencitan  en Santiago de Cuba de la unua E-asocio en 1908; la nova Societo  sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la 20-aj jaroj. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Lonja del Comercio, komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova Urboparto, kie nuntempe videblas  memortabulo de Zamenhof kiel atestilo omaĝanta la kubajn pionirojn de Esperanto,  tie starigita okaze de la 75-a UK en Havano julie de 1990. 

La 4an, 5an kaj 6an de decembro 1987 oni efektivigis la Unuan Tutlandan Kongreson de KEA en nia ĉefurbo, kiun partoprenis 600 kubaj geesperantistoj. Sekvis aliaj internaciaj eventoj en Havano, Iberoamerika Konferenco en 1988, la 75ª UK en 1990 kaj Tutamerika Kongreso en 2004.

Poste sekvis aliaj eventoj lokaj, regionaj, internaciaj, kaj pluraj landaj kongresoj. Nun, la urbo denove gastigon tutlandan kongreson, la 6-an ĉi-novembre por kontinuigi la laboron de niaj pioniroj kaj pli kreski nombre kaj kulture, tiam Havano kaj Esperantujo estos samsignifaj simboloj de amikeco kaj porpaca idearo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up