Malalta tertrema indikilo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-06 13:09:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La jaro 2019 havis malaltan indikilon de tertremoj en Kubo, tial ke okazis proksimume 3 mil tertremoj, sed nur 6 el ili estis percepteblaj, laŭ raportis la teknika vicestraro de la Nacia Centro de Tertremesploroj (Cenais), kies sidejo situas en la orienta provinco Santiago de Kubo.

Laŭ la jara raporto ellaborita de la koncerna scienca institucio, la evoluo de tiuj fenomenoj daŭre malaltas, samkiel okazis en la antaŭa jaro, kaj ĝia tendenco malkreskas ekde 2017.

El la perceptitaj tertremoj flanke de la civitanaro, 5 okazis en la sudorienta regiono de la insulo kaj unu en la okcidento ĉe Varadero, en la duoninsulo Hicacos en Matanzas. Ili ĉiuj estis malaltintensaj kaj malmultaj personoj ilin perceptis, kio klarigas la foreston de homaj aŭ materiaj damaĝoj.

En Kubo, la zono Santiago-Baconao estas tiu,  kie pli da nombro de tertremoj okazas, dum en la orienta ekstremo, Imías kaj Paso de la Ventoj-Gran Inagua, okazas la plej energiplenaj. La 6-a de majo estis la plej tertrema de la jaro, kiam okazis 31, kaj la plej intensa okazis la 4-an de aŭgusto en la sudo de Imías, en la orienta provinco Guantánamo.

De la komenco de 2017 ĝis la fino de 2019  la nombro da tertremoj estis sub la averaĝo registrita en 2014, esence pro tio ke ne okazis tertremoj fortaj, eĉ ne moderaj.

La fakuloj avertis ke iam ajn tiu situacio povus estigi nenormalan tertreman situacion, ĉefe en la zono kie la tektonaj plakoj limiĝas, sude de la orienta regiono de la insulo.

Pro tiu kialo, la esplorcentro kaj ties reto de stacioj tra la tuta insulo, ĉiam estas en rekta kontakto kaj kunordigo kun la stabo de la nacia civila defendo, kaj strikte  observas la evoluon surbaze de spertoj kaj taŭga kvalifiko de siaj profesiuloj kun la necesa teknologia modernigo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up