Kubo atingis indikilon de infanmorteco je 4,3 por ĉiu mil vivnaskito.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-04 07:44:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por la 8-a fojo sinsekve la indikilo de infanmorteco por ĉiu mil vivnaskito ratifas Kubon inter la unuaj 20 landoj tutmonde kaj kape de la amerika regiono.

Laŭ la unuaj raportoj de la direkcio pri medicinaj registroj kaj sanstatistiko, en la ĵus finiĝinta jaro, sciigis ke naskiĝis 125 964 infanoj, 2 421 pliaj ol en 2014, kaj forpasis 535 infanoj malpli ol unujaraj, kio indikas infanmortecon je 4,3 por ĉiu mil vivnaskito, publikigis la gazeto Granma.

Aliaj gravaj indikiloj montras ke la sanstato de la infanaro solidiĝas. Laŭ la doktoro Roberto Álvarez Fumero, estro de la departemento por infanoj de la ministerio pri publika sano, la indikilo de infanmorteco de infanoj ĝis kvin jaroj, kiu indikas progreson de bonfarto infana, atingis la ciferon je 5,7 por ĉiu mil vivnaskito, tio estas jam dum kvar jaroj sinsekve ĝi kondutis sub la nivelo je 6 forpasoj en unu jaro.

La fakulo esprimis ke tiuj rezultoj devenas el la universala aliro al sanservoj kaj socia evoluo inkluda kaj homa, atingita de Kubo, kiel prioritata fakto donata de la ŝtato al la publika sano kaj ankaŭ evidentigas garantio de seksaj kaj reproduktaj rajtoj, samkiel la garantio al la rajto de infanoj kaj infaninoj tra la tuta lando.

Tiamaniere eblas konstati kiel Kubo plenumas la strategion kaj agadplanon regionan pri sano de la ĵusnaskito, ankaŭ la celon redukti la mortecon de infanoj malpli ol kvin jaraj por atingi la Celojn de la Jarmilo kaj avanci en la rekomendoj de la agendo por evoluo depost 2015.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up