La centro pri studoj marti-aj festas sian 43-an jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-14 10:07:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La centro pri studoj marti-aj estis kreita la 19-an de julio kaj tial festas ĉi-jare sian 43-an jubileon per agadoj, kiuj inkluzivas publikan rekonon al ties esploristoj kaj aktualigon de la kronologio institucia.

La portalo de tiu ĉi studcentro estas platformo por interŝanĝi dum la nunaj celebradoj pri diversaj proksimiĝoj al la agado de la studemuloj. Oni ankaŭ uzas ĝin por  publikigi tekstojn valorajn pri la konstanta laboro de esplorteamoj, kio ebligas proksimiĝon al la vivo de la institucio dediĉita al studo kaj diskonigo pri la vivo kaj verkaro de la nacia heroo José Martí.

Ĉiuj spacoj enliniaj de la institucio memorigos la datrevenon kaj omaĝos la kontribuantojn al la prestiĝa institucio enlande kaj internacie.

La laboro de tiu ĉi centro estas akreditia de pluraj agnoskoj kiel la ĵusa ordeno Carlos J. Finlay (2019) supera distingo de la lando laŭ rekomendo de la ministerio de scienco, teknologio kaj medio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up