La Nacia Muzeo pri Belartoj festas sian 110-an jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-28 10:33:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Kolekto de Kuba Arto

La 28-an de aprilo ĉi-jare, la Nacia Muzeo de Belartoj de Kubo fariĝis 110-jara.

En 1918, Antonio Rodríguez Morey estis nomumita direktoro, kiu dediĉis preskaŭ 50 jarojn da sia vivo al la muzeo. Ĝis sia morto en 1967, Rodríguez Morey estis la tenaca kaj entreprenema direktoro kiu batalis sennombrajn batalojn por la Muzeo.

Ĝi havis diversajn provizorajn lokojn kaj ricevis donacojn de pluraj kulturamantoj de sia epoko. Danke al ti ĝia kolekto kreskis. Ankaŭ granda parto fontis el la akademio de pentroartoj San Alejandro, la unua tiaspeca akademio fondita de la hispanoj en la kontinento.

Ĝia nuna loko en la nova konstruaĵo de la Palaco de BelArtoj okazis nur  en 1955 post diversaj bataloj kaj koruptaj registaroj. Kun la triumfo de la Revolucio, senprecedenca kultura kaj kreiva okazaĵo estis kompletigita por la insulo.

Tiam la muzeo elmerĝas  en la kultura vivo de la lando per provizoraj kaj konstantaj ekspozicioj. Dum jaroj, malfacila laboro estis farita pri la reakiro kaj restarigo de la nemoveblaĵoj, propraĵoj kaj pecoj, kio ĉiam estis granda defio.

Per tezaŭro, kiu sumiĝas je pli ol 50 mil pecoj, la patrobiena  fonduso de kubaj plastikaj artoj atestas la simbolan produktadon faritan sur nia insulo de la 17-a jarcento ĝis la nuntempo, pere de pentraĵoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj, gravuraĵoj kaj instalaĵoj. La konstanta ekspozicio de siaj artaj trezoroj konsistas el 940 verkoj grupigitaj en kvar konceptajn kernojn: Arto en la Kolonio, Ŝanĝo de la Jarcento, Moderna Arto kaj Nuntempa Arto.

La Universala Art-kolekto enhavas kolektojn  de pentraĵoj, skulptaĵoj, kuprogravuroj kaj desegnaĵoj grupigitaj en kvin grandajn areojn en geografia-kultura korespondado.
Eŭropa pentrarto estas la plej granda grupo en kiu elstaras specimenoj de la itala kaj flandra renesanco, la hispana baroko, francaj pentraĵoj de la 19-a jarcento, kaj precipe, brita pentrarto de la 18-a jarcento.

Ni trovas ankaŭ elekton de latinamerika kolonia pentrarto kaj usona arto el la 18-a jarcento.

Kadre de la festoj por la 110-a datreveno de la muzeo, ĉi tiun 28-an de aprilo posttagmeze estos prezentita la katalogo La senfina ebleco, kiu estas aliro al identeco, al la nacio, reveno al la originoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up