Radio Havano Kubo festas sian 59-an jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-01 12:55:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kvankam oficiale RHK estiĝis la 1-an de majo 1961, la ideo krei kuban radiostacion internacian naskiĝis en la Montoĉeno Maestra, dum la fina kampanjo kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista

En la komenco de la jaro 1959, la usonaj informagentejoj ekkomencis sian kampanjon kalumnian kontraŭ la revolucia procezo komencita en la insulo. Instigite de misinforma lavango pri Kubo dissendita de AP, UPI kaj aliaj transnacioj de informado, la konservativa gazetaro de la kontinento agitis la supozitan perforton de individuaj liberecoj kaj normojn pri homa kunvivado en la insulo.

Kun la celo kontraŭstari tiun lavangon de mensogoj, Kubo alvokis la konatan “Operacio Vero”. Preskaŭ 400 ĵurnalistoj el la tuta mondo vojaĝis al Havano kaj tiuj, kiuj deziris kaj povis, spegulis la realon de tio kion ili propraokule spertis, kio ne kongruis kun disvastigitaj informoj de la gazetaro, radio kaj televido de la kontinento. Poste, estiĝis la vehiklo kapabla disvastigi la kuban realon: Radio Havano Kubo (RHC).

La unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj ondoj por internacia disaŭdigo, naskiĝis kiel esenca bezono de la Kuba Revolucio: posedi radian instrumenton je internacia skalo kapabla trarompi la informan sieĝon altruditan ĉirkaŭ nia lando flanke de la propagandaj organoj de Usono kaj ties adeptaj reĝimoj kaj alfronti la bone organizitan kampanjon de kalumnioj ellaboritaj de Usono kontraŭ la insulo.

Per komenca mesaĝo lanĉita en februaro 1961, malfermiĝis la unua breĉo en la informa sieĝo kontraŭ Kubo. Eta transmisiilo elsendis la unuajn programojn en la hispana lingvo al la regiono de Centrameriko. Finite la eksperimento, la estonta Radio Havano Kubo elpruviĝis en vero dum la milita invado okazinta tra Plaĝo Girón ĉe Haveno de la Porkoj tiun saman jaron.

La 1-an de majo 1961, kiam la popolo publike festis la venkon de Plaĝo Girón, oficiale estis inaŭgurita Radio Havano Kubo; tiel komenciĝis kresko-procezo. Ekzistis jam io pli ol la modesta kaj malgranda transmisiilo kiu tute taŭgis por la eksperimenta ondo. Ĝia mesaĝo etendiĝis tra tuta Suda kaj Norda Ameriko, poste kreskis laŭ la tempopaso ĝis dissendi en naŭ lingvoj: hispana, franca, angla, portugala, araba, keĉua, gvarania, kreola kaj esperanto.

Radio Havano Kubo ekofertis informojn al la reto jam antaŭ ekzisto de Interreto. En 1992 la departemento de angla lingvo de la radiostacio ekkunlaboris en la konferenco “reg.cuba” de la retejoj igc.apc kun sidejo en Kalifornio, sendante ĉiutage ĉiujn novaĵojn naciajn kaj internaciajn redaktitajn en la angla.

La unua retpaĝo de Radio Havano Kubo inaŭguriĝis okaze de nova datreveno de la radiostacio, la 1-an de majo 1997. Tiutempe, aliro al interreto en Kubo estis ege limigita. Tiu unua paĝo estis desegnita de la kolegoj de Blythe Systems, kies sidejo estis en Nov-Jorko, kiu siaflanke gastigis la paĝon en sia propra paĝo konata kiel New York Transfer pri alternativaj informoj.

Nuntempe, Radio Havano Kubo estas aŭdebla ankaŭ interrete kaj per modulita frekvenco enlande. Ĝi posedas teamon de profesiaj laboristoj, kiuj proponas enhavon per la diversaj eblecoj uzante la teknologion, ankaŭ en la sociaj retoj fejsbuko, Twitter, Telegram kaj Instagram.

La esperantlingva elsendo oficiale komenciĝis la 11-an de septembro 1988. De tiam la radiostacio elsendas  per 8 lingvoj dum pli ol 30 horoj tage al la tuta mondo, per programoj variaj, esence novaĵoj kaj aliaj gravaj programoj kiuj reprezentas la riĉan trezoron kulturan kaj muzikan de la insulo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up