Kubaj virinoj festas sian internacian tagon, venkante la neeblan

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-04 11:28:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teresa Amarelle, ĝen. Sekretariino de la FMC  Foto: M.Gutiérrez

Havano, mar 4 (RHK) Grandaj instigoj kaj defioj estas alfrontataj de la Federacio de kubaj virinoj(FMC), kiu alvokis festi la Internacian Virinan Tagon kun optimismo kaj certeco ke kune eblos konstrui pli bonan socion.

Inter la defioj kiujn la organizo alfrontas hodiaŭ estas la rekono de hejma laboro, adoleska gravedeco kaj seksa perforto. Pri ĉi-lasta, per decido de la kuba ŝtato, grupo de fakulinoj laboris pri la kreado de ampleksa strategio kontraŭ seksa perforto en la lando, kiu estas devige sekvenda de ĉiuj ŝtataj organizoj kaj la civila socio.

La ĝenerala sekretariino de la virina organizo, Teresa Amarelle emfazis la enkorpiĝon de la seksa perspektivo en la novaj regularoj aprobitaj sur la insulo, kio inkluzivas la konstitucion de la respubliko, la kodo de familioj kaj la puna kodo,  kiuj pliigas la gravecon de krimoj faritaj kontraŭ virinoj pro diskriminaciaj aŭ malamaj kialoj.

Aliflanke, ŝi atentigis, ke la FMC spertas procezon de revivigo kaj plifortigo, reflektita en la alveno de pli ol 55 000 novaj membroj. Tiamaniere, nuntempe la organizo havas pli ol 4 milionojn da virinoj, kiuj volontule aliĝis al tiu ĉi organizo, kiu multon faris por enpoviĝo de la kubaj virinoj dum la lastaj 60 jaroj.

Kiel maniero memori la lukton de la virinoj kaj la konstantan serĉon de seksa egaleco, la Internacia Virina Tago estas memorita ĉiun 8an de marto, dato celebrata ekde 1975 de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj kaj proklamita de la Asembleo en 1977.

Por la kubaj virinoj tiun ĉi 8-an de marto estos plia okazo celebri la atingojn akiritajn  rilate al antaŭenigo de la kubaj virinoj, kaj festi kun optimismo kaj certeco por unuiĝo kaj defendo de justaj kaŭzoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up