Prezentita nova dokumenta filmo pri Changüí.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-05 11:23:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 5 (RHK) La firmao de sonregistroj kaj muzikaj eldonoj de Kubo (EGREM) ĵus prezentis novan dokumentan filmon pri la muzika ĝenro tre populara en Kubo, kies nomo estas Changüí.

La filmo proponas iaspecan vojaĝon tra la tempo per melodioj kaj brilaj momentoj de la muziko en la insulo.

Rakonti la historion de Elio Revé estas iamaniere rakonti la historion de la popola dancmuziko en Kubo, ĉar la “charanga” de li fondita, iĝis domo kaj lernejo por multaj artistoj, kiuj nuntempe estas konsekritaj en la muzika panoramo de la insulo.

La materialo prezentiĝas  ĝustatempe por festi la 90-an jubileon de Elio Revé kaj la 65-an datrevenon de ties orkestro, kreinto de tiu ĉi populara ĝenro muzika, tre ŝatata de la kubaj dancistoj. Ĝi  havas sian niĉon en la orienta provinco Guantánamo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up