Prezentita la Elektokomisiono Speciala de la ministerio pri eksteraj rilatoj pri nova Kodo de Familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-30 08:41:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 30 (RHK) La nacia asembleo de la popola povo aprobis la projekton de la nova Familia Kodo, kiu rezultis post ampleksa procezo de fakaj konsultoj, kaj ekde februaro komenciĝas la popola konsultado, kiu finiĝos monatojn poste per la popola referendumo, la kulmino de larĝa kaj profunda ekzercado de demokratio.

Kiel okazis kun la konstitucia procezo de 2019, kiu donis al ni novan konstitucion, kun la partopreno de pli ol 39 000 kubanoj en oficialaj misioj eksterlandaj en 120 landoj, la Mininsterio pri Eksteraj Aferoj  prezentis ĉi-merkredon en Havano la Specialan Elektan Komisionon, kiu zorgos  pri la  organizadon, direktadon kaj kontroladon de la popola konsultiĝo de la projekto Familia Kodo.

La ceremonion prezidis Gerardo Peñalver Portal, provizora ministro de la Minrex kaj Tomás Amarán, vicprezidanto de la nacia balotkonsilio.

Gustavo Machin, prezidanto de la komisiono, legis la ĵuron kiu regas ĉi tiun procezon, kaj tiam la Komisiono ekoficis kaj ĝiaj dek membroj subskribis la dokumenton kiel establite en Leĝo 127, Balota Leĝo.

Tiu ĉi proceduro estas signo de la politika volo defendi larĝan partoprenon en leĝdonaj procezoj, kaj ĉi-okaze oni konsideras la spertojn akiritajn en la konstitucia referendumo okazinta en la lando kaj eksterlande.

La Minrex rekonas la gravecon konservi ĉiam la kunordigon kun la aŭtoritatoj de la nacia balotkonsilio same kiel ĝiajn konsilojn en la evoluo de ĉi tiu procezo eksterlande.
Gerardo Peñalver Portal, provizora ministro de la Minrex esprimis, ke la kubaj misioj denove estos grava ligo en ĉi tiu procezo.

La Speciala Elekta Komisiono de  Minrex, kreita cele al la procezo de populara konsultado de kubanoj en eksterlandaj misioj, havos la altan respondecon preni ĉiujn rimedojn por garantii fidindecon, travideblecon, rapidecon, publikecon, aŭtentikecon kaj senpartiecon en ĉi tiu ekzerco de demokratio partoprena.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up