Covid-19 kaj ĝiaj detruaj sekvoj en la entreprena strukturo de Latinameriko kaj Karibio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-14 10:09:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la lasta semajno la UN-komisiono pri ekonomio por latinameriko kaj Karibio (Cepal) prezentis novan, t.e, la kvaran raporton pri la Covid-19 kaj ĝiaj sekvoj en la regiona ekonomio.

La nova raporto pritraktas sektorojn kaj entreprenojn fronte al la Covid-19: urĝo kaj reaktiviĝo. Fakte, la ekonomika krizo estigita de la kronvirusa malsano havas gravan negativan sekvon en latinameriko kaj karibio, kaj ĉefe kontraŭ la produktivaj kaj entreprenaj strukturoj, kiuj havas malfortojn estiĝintajn laŭlonge de jardekoj de novliberalismaj politikoj.

La raporto prezentas detalojn pri la nesufiĉaj decidoj adoptitaj en la regiono por protekti la etajn kaj mezajn entreprenojn, kio sendube provokos almenaŭ pli ol 300 milionojn da senlaboruloj kaj kreskos la nombro da malriĉuloj.

En sia raporto, Cepal antaŭvidas ke la nunaj perspektivoj ne subtenas la ideon ke du jaroj estu sufiĉa tempolimo por estigi fluon da bonaĵoj necesaj por alfronti la kreditojn kaj ŝuldojn prokrastitajn, kiuj estas esencaj por ke la entreprenoj daŭre laboru.

Pro tio la komisiono sciigas ke la reveno al la laboro kaj reaktivigo de la ekonomio devus estigi gravajn transformojn en la entreprenoj kaj en la organizo de la  produktivaj ĉenoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up