Nova turisma linio inter Kanado kaj Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-29 10:06:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ciego de Ávila, sep 29 (RHK) Nova turisma linio estis malfermita inter Kubo kaj Kanado per la alveno al la Internacia Flughaveno Ĝardenoj de la Reĝo de nova flugo de vojaĝantoj, ĉi-foje el la urbo Toronto. Tiamaniere jam estas du aerlinioj el tiu norda lando post la fermo trudita de la pandemio en la pasinta marto.

La kuba ambasadorino en Kanado, Josefina Vidal, esprimis en Tvitero ke la alveno de tiuj 141 vojaĝantoj, kiuj inaŭguras tiun ĉi semajnan flugon al Insuleto Coco, lige al alia kun sama frekvenco el Montrealo, inaŭgurita la 4-an de septembro, kunordige kun la turoperancianto Air Canada Vacations.

En tiu socia retejo, Lessner Gómez, direktoro de la Oficejo de Turismo de Kubo en Toronto, ankaŭ elstarigis ke la alveno de tiu flugo estas signo ke “la kanadanoj vidas la avantaĝon de Kubo kiel sekura destino”.

Mario Hernández Rivero,direktoro de la internacia flughaveno Ĝardenoj de la Reĝo, konfirmis ke ĉiuj vojaĝantoj estis testitaj per PCR, kiel estas konceptite en la adoptitaj protokoloj en la koncerna destino, sub internaciaj normoj kaj la ministerio de publika sano por preventi la ĉeeston de la Covid-19.

Kiel estis konceptite ekde julio, kiam oni ekigis la rekuperiĝan fazon fronte al la pandemio, la turistoj ne eliros el la insuletoj Coco kaj Guillermo, kiuj konsistigas la destinon Ĝardenoj de la Reĝo; dume, la laboristoj organiziĝis en brigadoj, kiuj laboros dum sep tagoj en la instalaĵoj kaj poste iros al periodo de kontrolo kaj observado epidemiologia en siaj loĝlokoj.

En la insuletoj oni kreis kondiĉojn por kuracista atento, kaj se necese, izoligo, jen de turistoj kies PCR povus esti pozitiva, jen de laboristoj suspektemaj pri kontaĝo.

Por firmigi la sekurecon de la turismejo, kaj fronte al la influo de la reapero de la Covid-19 en la provinco Ciego de Ávila, kiu nun havas la plej altan indikilon de kontaĝoj, la provinca konsilantaro defenda, adoptis grupon da regulaĵoj, inter kiuj estas la limigo ankoraŭ plia, de vehikloj al la insuletoj kaj kompleta limigo aliri al tiu marborda linio de ĉiuj personoj el la ĉefa municipo de la provinco, kie nun estas la plej granda nombro da kontaĝitoj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up