En Vaŝingtono okazas la Pintkunveno inter la prezidentoj de Usono, Meksiko kaj Kanado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-18 11:21:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono,  nov 18  (RHK) La Pintkunveno de Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento, inter Usono, Meksiko kaj Kanado, traktas ĉi-ĵaŭdon en Vaŝingtono la defiojn de la ekonomio en la reakiro post la sankrizo kaŭzita de la Kovim-19-pandemio.

La prezidento de Meksiko, Andrés M. López Obrador parolos kun sia usona homologo, Joe Biden, kaj la kanada ĉefministro, Justin Trudeau, pri Kovim-19 kaj la disvolviĝo de suda Meksiko kaj Mezameriko, en respondo al migrantaj fenomenoj, laŭ laministro pri  eksterlandaj aferoj de Meksiko Marcelo Ebrard.

Meksiko alvenas al la tiel nomata Pintkunveno de nordamerikaj gvidantoj, la unua ekde 2016, kun tio, kion Ebrad nomas optimisma vizio, ĉar la etoso estas pozitiva, diris la ministro dum mallonga gazetara konferenco antaŭ la meksika ambasado en Vaŝingtono.

La produktado de vakcinoj en la regiono, ekonomia integriĝo kaj provizo- kaj valorĉenoj estos kelkaj el la temoj de la Pintkunveno de la tri nordamerikaj landoj, okazonta ĉi-ĵaŭdon posttagmeze.

Biden planas paroli kun López Obrador pri la energireforma propono en Meksiko, sed ne pri unu el la ĉefaj duflankaj enmigradaj aferoj, la programo Restu en Meksiko, laŭ la Blanka Domo.

López Obrador iras al Vaŝingtono kun sia elekta reformpropono por limigi la partoprenon de privataj kompanioj, naciaj kaj eksterlandaj, en la sektoro kaj tiel fortigi la Federacian Elektron-Komisionon (CFE).

La unuaj tri gvidantoj ne donos gazetaran konferencon fine de la tago, sed faros komunan deklaron ĉar, laŭ la meksika ministro pri eksteraj aferoj, ĝi estas pli preciza. La Nordamerika Liberkomerca Interkonsento estis aprobita en tiu ĉi dato en 1993 en la Usona Kongreso. Ĝia posta ekvalidiĝo  signifis por Meksiko fortan konkuron kun ĝiaj nordaj najbaroj: Usono kaj Kanado.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up