La investa politiko en Kubo: inter kresko kaj evoluo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-28 11:38:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum tiuj ĉi tagoj oni multe debatas kaj entreprenas agadojn en Kubo rilate la investan politikon de la lando.
Laŭ la fakuloj oni devas emfazi en la bezono starigi la diferencojn inter kresko kaj evoluo.
La ĵusaprobita nova Leĝo de Fremdaj Investoj kiu rekte traktas tiun ĉi agadon, estas konsiderata esenca por evoluigi la landon.
Tiurilate oni devas elstarigi ke eblas kreski sen evolui, se tia kresko ne portas transformojn en la produktiva strukturo kiu igu ĝin stabila kaj daŭrigebla, kaj por tio la kvanto kaj direkto de tiu investa procezo estas kernaj.
Oni ne povas ignori ke la kuba ekonomio devis alfronti la intensan malkapitalizadon kiel sekvon de la nomata “speciala periodo” dum la lastaj 20 jaroj kaj surbaze de tiu produktiva strukturo, kiu ne atingis la necesan desegnon en la jaro 1994, oni kalkulis la jaran perdon de 1,6% de la valoroj de  la aktivoj dum tiu etapo.
La unua afero kiu fariĝas evidenta estas ke, en terminoj de volumeno, la formado malneta de fiksa kapitalo atingita, nome 26,3% je la  kurantaj prezoj en 1989, abrupte falis ĝis 5,2% en 1994, kaj rekuperis maksimumon de 14,4% en 2002, kio ja estas malmulte. Poste, tiuj investoj denove reduktiĝis ĝis minimumo de 8,3% en 2011.
Tiuj ciferoj evidentigas ke la investita mono dum tiu periodo ne sufiĉis por kovri eĉ  la rekuperon de la aktivoj perdintaj sian valoron aŭ malnoviĝis, kio signifas ke la lando malkapitaliziĝis.
Oni ne povas diri ke la decidantoj ne atentis tion, sed la rezulto estiĝis pro la kombino de kelkaj faktoroj, nome la sekvoj de la krizo de tiuj jaroj kaj la manko de financaj rimedoj, kune kun la bezono prioritati branĉojn de la ekonomio kapablaj  rapide rekuperiĝi en mallonga tempo, kiel ekzemple la turisma sektoro, kaj dume, ne prokrasti la rekapitalizadon de sociaj sektoroj kiel sano kaj edukado, bazaj servoj en la kuba socio.
En la nuna situacio staras alternativo decidi ĉu la investoj devas esti direktataj al la ekzistanta strukturo aŭ, se kontraŭe, oni devas koncentriĝi al novaj alternativoj kongruaj kun la ekonomia strukturo al kiu aspiras la lando je meza kaj longa tempodaŭro.
Unusola decido tiurilate ne estas facila, tial ke oni devas konsideri la faktorojn tempo en la rapideco de la transformoj, la produktiveco labora en ĉiu branĉo, la labornivelo kaj la kvalifikado de la homfortoj, la konsekvencoj en la pago-bilanco samkiel la konkurenca kapablo, inter aliaj faktoroj esencaj.
Laŭ la specialistoj, en la difino de la politiko por grupo de sektoroj, la nova leĝo de fremdaj investoj devus alstrebi la nepran kombinon de tiuj elementoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up