Meksiko ekprezidas la CELAC kun esperiga mesaĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-09 11:14:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, jan 9 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador (AMLO), enposteniĝis kiel portempa prezidento de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC) por la periodo 2020-2021.

Reprezentantoj de 29 landoj kaj regionaj organismoj kunsidis cele al kunlaboro por evoluigo de la koncernaj popoloj. Post tiu renkontiĝo, la ministroj kaj vicministroj veturis al la Nacia Palaco, kie ili estis akceptitaj de la meksika prezidento.

En la nuna kunteksto, la reprezentantoj konsentis pri la bezono impulsi la organizaĵon regionan, kiu estis kreita por amikeco, dialogo, diplomatio kaj kunlaboro.

Meksiko prezentos ene de sia laborplano, la kreadon de faka grupo por batali efike kontraŭ la klimatŝanĝiĝo kaj la naturaj katastrofoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up