La ministro pri eksteraj rilatoj ĉeestas la kunsidon de CELAC en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-08 09:16:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 8 jan (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, prezidas la insulan delegitaron al la ceremonio de starigo de la portempa prezidanteco de la Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibiaj (CELAC, kiu sesios hodiaŭ en la meksika ĉefurbo.

Dum la renkontiĝo, la kuba ministro konfirmos la sindevigon de nia lando kun la procezo de integriĝo aŭtoktone latinamerika kaj karibia, kaj kun la solidiĝo de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Zono, proklamita en la 2-a pintkunsido de la CELAC en Havano en 2014.

Rodríguez ankaŭ konfirmos la volon subteni la agadon de Meksiko kape de la regiona mekanismo de politika interkonsultiĝo kaj integriĝo, kiu arigas la 33 membrojn de Nia Ameriko en komuna celo.

La kuban delegitaron formas ankaŭ Anayansi Rodríguez, vicministrino pri eksteraj rilatoj ka nacia kunordiganto de la CELAC; Pedro Nuñez Mosquera, ambasadoro de Kubo en Meksiko, samkiel aliaj estraranoj kaj funkciuloj de la ministerio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up