Forpasis la elstara sendependisto portorika Rafael Cancel Miranda

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-03 08:02:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

San Juan, mar 3 (RHK) La sendependisto portorika Rafael Cancel Miranda forpasis ĉi-lastan vesperon en sia hejmo akompanate de siaj familianoj kaj kunbatalantoj pli proksimaj.

Cancel Miranda naskiĝis en la jaro 1930 kaj estante tre juna identiĝis kun la movadoj favoraj al la politika sendependo de sia patrolando, por socia kaj ekonomia justico de la portorikanoj.

La unuan de marto 1954 kune kun Lolita Lebrón, Irving Flores kaj Andrés Figueroa, li ataksis la usonan kongreson, dato elektita ĉar en tiu tago de 1917, Usono altrudis la usonan civitanecon kun la celo rekruti soldatojn por la unua mondmilito.

Li estis komdamnita je 84 jaroj da mallibereco kaj plenumis iom pli ol 25 jaroj, danke al ampleksa kampanjo favore al lia liberigo okazinta en la jaro 1979 en Portoriko, Usono kaj aliaj landoj,  samkiel interŝanĝo de prizonuloj tiam proponita de Fidel Castro kaj la kuba revolucia registaro, kio estis akceptita de la tiama usona prezidento Jimmy Carter.

Rafael Cancel Miranda restis fidela je sia nacia idearo kaj per sia ekzemplo impulsis inter ĉiuj sektoroj de la sendependista movado, la unuecon de ĉiuj bonvolaj portorikanoj .

La adiaŭaj ceremonioj okazos en San Juan kaj Mayagüez kaj li petis ne malaltigi la flagojn: por la patriotoj, la flagoj devas flirti kiel eble plej alte, ĉiam libera, li asertis plurfoje.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up