Jam forpasis pli da usonanoj pro Covid-19 ol dum la milito en Vjetnamio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-29 13:40:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 29 (RHK) Laŭ funkciuloj kaj specialistoj de publika sano de Usono, la Covid-19 mortigis pli da usonanoj ol la milito de Vjetnamio.

Laŭ la datumoj kompilitaj de la universitato Johns Hopkins kaj la usonaj fakuloj de la sansistemo, en Usono la mortintoj jam pasis la nombron da 59 000, pli alta ol la 58 220 usonanoj forpasintaj en la milito de Vjetnamio, laŭ raportis la televida ĉeno HispanTv.

La kontaĝitoj duobliĝis dum la lastaj 3 semajno kaj atingis 1 035 765, kio reprezentas trionon de ĉiuj infektoj pro la pandemio en la mondo.

Tamen, oni kredas ke la reala cifero da kontaĝoj kaj mortintoj estas multe pli nombra ol la raportitaj, kaj Vaŝingtono kaŝas la veron al la usonanoj pri la kronviruso. La funkciuloj de la sektoro avertas ke la manko de materialoj necesaj kaj taŭgaj laboristoj limigas la pruv-kapablon.

La spertuloj de publika sano atentigis ke forigi la limigojn pri socia distanciĝo antaŭtempe povus provoki kreskon de novaj kontaĝoj kaj alarmigis pri tio ke la lando povus alfronti duan ondon de la viruso fine de la jaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up