Forpasis nobelpremiito pri paco John Hume

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-03 10:28:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Londono, aŭg 3 (RHK) Estis infomite ke la nobelpremiito pri paco John Hume forpasis ĉi-lunde je la aĝo 83-a en Londonderry, kie li loĝis, kaŭze de senila demenco suferata de kelkaj jaroj.

Hume estis elstara aktivulo de la movado por la defendo de la civilaj rajtoj dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj, kiam fondis la Partion Socialdemokratan kaj Laboristan (SDPL). Li estis membro de la nordirlanda registaro kaj havis postenon en Westminster.

Lia plej granda atingo rilatas al la konflikto en Norda Irlando. Li estis envolvita en la sekretaj intertraktoj, kiuj rezultigis la interkonsenton anglo-irlandan de la jaro 1985, kiu poste estis rifuzita de ambaŭ flankoj, kaj en la procezo Hume-Adams, kiu favoris la unuan fajro-halton de IRA en 1994,  kaj faciligis la vojon al la interkonsentoj de Sankta Vendredo de 1998.

Laŭ vortoj de la politika eldonisto de BBC en Norda Irlando, Mark Devenpoty, “ne estas maniero supertaksi la kontribuon de John Hume al la politika procezo en Norda Irlando”. “Dum jaroj, li definitive estis la “cerbo” malantaŭ la proksimiĝo al la paca interkonsento”, li asertis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up