UN asertas ke eksterteritorieco de la usona blokado damaĝas la rilatojn inter Kubo kaj la EU

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-03 08:41:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 3 (RHK) La usona sieĝo kontraŭ Kubo pro ties eksterteritoria karaktero damaĝas la membro-ŝtatojn de Eŭropa Unio (EU), laŭ raporto de UN.

Laŭ la raporto de la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, la reguloj truditaj al Kubo negative damaĝas la interesojn de la EU kaj perfortas la normojn ĝenerale akceptitaj de la internacia komerco.

La dokumento de la UN-estro pri tiu ĉi temo publikiĝas ĉiujare sub la titolo ´Bezono ĉesigi la usonan blokadon ekonomian, komercan kaj financan trudatan de Usono kontraŭ Kubo.´

La raporto enhavas la kontribuon de 160 membroŝtatoj de la multflanka organo, inkluzive de EU.

Krome, ĝi grupigas informojn de 34 internaciaj organismoj kaj agentejoj, fondaĵoj kaj programoj de la sistemo de UN pri kiel la sieĝo damaĝas Kubo, eĉ rilate al tiuj institucioj.

´La EU kaj ties membroŝtatoj klare esprimis plurfoje sian opozicion al la eksterteritoria etendiĝo de la sieĝo usona, kiu estas enskribita en la Leĝo por la demokratio en Kubo, de 1992, kaj la Leĝo Helms-Burton, de 1996, inter aliaj instrumentoj´, sciigas la raporto.

La eŭropa institucio bedaŭris la ĵusan decidon de la registaro de Usono aktivigi la titolon III kaj renovigi la aplikon de la titolo IV de la menciita leĝaro.

Laŭ la EU, ĝi perfortas la interkonsenton de 1998 per kiu ambaŭ partoj interkonsentis pri ne apliko de tiuj titoloj.
Tiu ĉi interkonsento, krome, starigis la sintenon de Vaŝingtono ne promulgi eksterteritoriajn leĝojn estonte kaj startis el interkompreno por fortigi la protekton de investoj.

´La EU memorigis ke ĝi plenumis, kaj daŭre plenumas la sindevigojn adoptitajn kaj petas al Usono same fari´, sciigas la teksto.
La raporto emfazas la intencon uzi ĉiujn instrumentojn kaj la disponeblajn eblojn por protekti la ekonomiajn agadojn de la nacianoj kaj la kompanioj de la EU, inkluzive de la investoj.

En tiu ĉi dokumento de Guterres, oni sciigas pri aliaj ekzemploj pri la  negativa influo de la sieĝo en la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj aliaj landoj.

Tamen, la insulo havas la plimultan subtenon de la internacia komunumo fronte al la usona sieĝo, spite al la eksterteritoria karaktero.

Laŭ la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, tio ĉi evidentigas ke la agresema politiko de Vaŝingtono kreskigas la malkrediton kaj izoliĝon de tiu lando je tutgloba nivelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up