Raportanto de UN asertas ke la usona leĝo Helms-Burton damaĝas la kuban popolon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-14 07:45:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Idriss Jazairy, speciala raportando de UN

Unuiĝintaj Nacioj, 14 maj (RHK) La aktivigo de la titoloj 3 kaj 4 de la leĝo Helms-Burton subfosas la ekonomiajn perspektivojn de Kubo kaj provokas gravajn sekvojn en la loĝantaro, certigis Idriss Jazairy, speciala raportanto de la konsilantaro de homaj rajtoj de UN pri la negativa sekvo de unuflankaj punreguloj.

En deklaroj ekskluzivaj al la informagentejo Prensa Latina, Jazairy esprimis ke tia decido de Vaŝingtono malfermas la eblecon de konfliktoj en usona teritorio kontraŭ entreprenoj negocantaj kun Kubo, ekzemple, de la eŭropa unio.

La eŭropa unio jam deklaris ke ĝi ne povas akcepti ke la regulaĵoj altruditaj unuflanke baru la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Kubo, kaj tial oni esperas kiel efektive ili protektos siajn kompaniojn en la insulo kontraŭ la punoj de Usono.

La politikisto aldonis ke tiu polikito de sieĝo estas grava neglekto de la homaj rajtoj de senkulpaj homoj. Pro tio, li sin demandas ĝis kiam tio restos kaj ĉu la internacia komunumo permesos ke oni kaŭzu tiajn damagojn al la kuba popolo pro la usonaj punoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up