Amasa apliko de vakcino rusa Sputnik V kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-11 11:11:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, nov 11 (RHK) La evoluigantoj de la rusa vakcino Sputnik V anoncis ke la efikeco ebligas  ĝin ekapliki amase en venontaj semajnoj.

La rusa vakcino montris 92% da efikeco, laŭ evidentas per la unua meza analizo de la tria fazo de la klinikaj elprovoj faritaj en Rusio, informis la Fondaĵo de Investoj Rektaj de Rusio.

“La studoj pruvis la efikecon de la vakcino inter la pli ol 16 mil volontuloj, 21 tagojn post ricevi la unuan dozon de la vakcino aŭ la placebo”, sciigas la teksto de la oficiala komuniko de la Centro Gamaleya.

Laŭ klarigas la spertuloj, oni inkluzivis 20 kazojn konfirmitajn en la statistika analizo, identigitaj en la grupo de la placebo kaj en la vakcinita grupo, kio ebligis determini ke la "efikeco de Sputnik V estas je 92%”.

 “La publikigo de la provizoraj rezultoj de la klinikaj elprovoj postaj al la registro, kiu montras konvinke la efikecon de la vakcino Sputnik V, ebligas ekigi la vakcinadon amasan de la loĝantaro de Rusio kontraŭ la kronviruso en la venontaj semajnoj”, komentis la direktoro de la Centro Gamaleya de Moskvo.”

Ĝis nun la unua dozo de la vakcino estis ricevita de pli ol 20 mil volontuloj, dum aliaj 16 mil personoj estis vakcinitaj kun la unua kaj la dua dozo kadre de la klinikaj elprovoj en 29 medicinaj centroj en Rusio.

La elprovoj ne montris “nedeziratajn reakciojn neatenditajn” inter la partoprenantoj, raportas la informo.

La specialistoj elstarigas ke “kelkaj el la vakcinitaj personoj” eksentis kelkajn reakciojn je “mallonga tempolimo” kiel “ doloro sur la loko kie la vakcino estis donita” aŭ “sindromo simila al la gripo kun altigo de la korpa temperaturo, malforteco, laciĝo, kapdoloro”.

Laŭ raportas la kuracistaj aŭtoritatoj, dum  la klinika studo oni konstante atentas la partoprenantojn, kio daŭros ses monatojn,  post kiam oni preparos finan raporton. Paralele, Rusio ekprovas la vakcinon en volontuloj pli ol 60 jaraj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up