En Francio oni ekkolektas monsubtenon por la amasa vakcinado kontraŭ Kovim-19 en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-26 09:23:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

France Cuba kaj  CubaLinda

Parizo, apr 26 (RHK) La solidara asocio France Cuba lanĉis novan alvokon monkontribui en tiu lando por akiro de injektiloj kaj aliaj iloj cele al la vakcinado kontraŭ Kovim-19 en la insulo.

Per tiu alvoko, la organizo, kiu dum pli ol ses jardekoj subtenas la kuban Revolucion, aliĝis al la invito farita de la organizo Cuba Linda, kiu de antaŭ kelkaj tagoj anoncis la kolektitan sumon je proksimume 13 mil eŭroj en la unuaj donacaj agotagoj.

France Cuba pledas por la sindonemo al la kuba popolo kaj lando, kiu modele mastrumas la pandemion, kapabla evoluigi siajn proprajn vakcinajn kandidatojn, du el ili jam en fina fazo de klinikaj provoj.

La Asocio sciigis ke la celo de la insula registaro estas imunizi la tutan loĝantaron antaŭ fino de 2021, kaj tial ĝi bezonos milionojn da injektiloj, meze de la sekvoj provokataj de la usona blokado ekonomia, komerca kaj financa.

Laŭ informis la organizo, la kubaj aŭtoritatuloj lanĉis kampanjon por aĉeti en Ĉinio dek milionojn da tiuj iloj medicinaj kun la subteno de la eŭropa solidaremo, iniciato kunordigata de MediCuba Svislando, instituto kun pli ol du jardekoj da subteno al la kariba insulo en la medicina branĉo.

Tial, la organizo alvokas subteni laŭ ĉiu ebleco: per dek eŭroj oni povus aĉeti 125 injektilojn, ili klarigas en la alvoko.

France Cuba elstarigis ke krom Cuba Linda, asocioj germanaj, svisaj kaj hispanaj jam aliĝis al la projekto.

La tempo forflugas kaj ni kalkulas je via respondo, ne forgesu la subtenon de la kubaj kuracistoj en Italio, Andoro, Martiniko kaj aliaj landoj, insistis la organizo aludante la solidarecon de la brigadoj Henry Reeve de la insulo en dekoj da landoj kontraŭ la Kovim-19.

Por la fino de tiu ĉi monato kaj dum majo, la organizoj francaj envolvitaj en la monkolekto antaŭvidas transkontigi la monon al MediCuba Svislando.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up