Rifuzas Kubo punojn de Usono kontraŭ rusa entrepreno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-19 08:42:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 19 (RHK) Bruno Rodríguez Parrilla, kuba miistro de eksteraj rilatoj komdamnis novajn punojn de Usono kontraŭ la rusa petrolkompanio Rosneft Trading S.A pro ĝia komerco kun Venezuelo.

Rodríguez Parrilla taksas tiujn malpermesojn kiel perforto de la internacia juro kaj de la normoj, kiuj gvidas la komercan evoluon inter la popoloj de la mondo, skribis la ministro en Twitter .

Usono trudis punojn al la rusa entrepreno Rosneft kaj unun el ties gvidantoj, Didier Casimiro pro ĝia kunlaboro kun Venezuelo, anoncis la oficejo de kontrolo de aktivoj eksterlandaj de Usono, laŭ klarigis la rusa informagentejo Sputnik.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up