Bone alpaŝas la kuba vakcino Soberana kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-29 16:34:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Klinikaj elprovoj de la vakcinoj  Soberana en  Instituto Finlay.

Havano, dec 29 (RHK) En la kubaj sciencistoj de la instituto Finlay de Vakcinoj (IFV) sin esperimas la lando. Vi funkciis kiel familio, vi unuiĝis, bataladis, rezistadas meze de la malfavoro de la finiĝanta jaro, kaj venkis.

Tiamaniere, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel taksis la laboron de la sciencista laborgrupo, plejparte virinoj, dum la tria vizito al tiu institucio, kie oni lin informis pri la progrsoj de la vakcino Soberana en ties du variantoj, 01 kaj 02.

La  prezidento asertis ke tiu ĉi estas estas la plej malfacila en jardekoj por Kubo kaj la mondo,-kaj aldonis, ke la  scienca familio en Kubo agi kreiveme spite al la limigoj, travivis lerno-momentojn, transvivis etapojn kaj defiojn malfacilajn kaj alvenis al tiu ĉi punkto.

Neniu lando de la Tria Mondo havas vakcinon en fazo de klinika elprovo kontraŭ la Covid-19, escepte de Kubo, kiu ne postrestas kompare al la mondo en tiuj ĉi esploroj.

Tio ĉi evidentigas la kapacitojn kreitajn de la lando, li emfazis, sed kapacitoj povas ekzisti en aliaj lokoj, ĉi tie ekzistas aliaj aferoj kontribuantaj, nome, la sento kaj sin devigo pri la farata laboro.

La prezidento dankis al la familio de la instituto Finlay kune kun la aliaj institucioj, kiuj laboradis en la evoluigo de Soberana, kaj konfirmis respekton kaj fidon je la farotaj taskoj.

Siaflanke, Vicente Vérez Bencomo, ĝenerala direktoro de la instituto kaj gvidanto de la projekto, informis ke ambaŭ vakcinoj Soberanas avancis tre favore en la klinika elprovo; Soberana 01 baldaŭ finos la Fazon 1 kaj Soberana 02 eniras la Fazon 2.

Ambaŭ montirs fidon rilate sekurecon kaj respondon imunan. En la kazo de Soberana 02, pro ĝiaj specifaj karakteroj, montris fruan imunan respondon (14 tagoj), kio ebligas transiron al Fazo 2 de la klinika elprovo pli rapide.

Soberana 01 ankaŭ montirs sekurecon kaj respondon imunan tre boan, sed pli malrapidan, pro la tempo bezonata inter unu kaj alia dozo, kaj tial oni antaŭvidas ke ĝi eniru la Fazon 2 de la klinika elprovo en februaro.

La fakulo informis pri Soberana 02, ke januare oni vakcinos proksimume milon da dolonturoj en ties diversaj formuloj, kaj post aliaj pritaksoj kaj permesoj bezonataj, ĝi eniron en la Fazon 3, kiun partoprenos proksimume 150 mil personoj en Havano.

Ankaŭ evoluas intertraktoj por evoluigi la Fazon 3 de la klinika elprovo de Soberana 02 en aliaj landoj, pro la malalta enradikiĝo de la Covid-19 en la kuba loĝantaro.

La ĝenerala direktoro de la instituto Finlay ratifis la landan kapaciton por imunizi la kuban loĝantaron kontraŭ la viruso Sars-Cov-2 en la unua semestro de 2021.

Revuante la paŝojn de la IFV kaj aliaj institucioj sciencaj pri la vakcino Soberana, kiu komencis evoluiĝi pasintmaje, la sciencisto esprimis: “Nekredeblas kiom ni sukcesis en sep monatoj”.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up