Rusio denuncis subpremajn decidojn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-19 13:28:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

María Zajarova, parolantino de la rusa ministerio pri eksteraj aferoj

Moskvo, jan 19 (RHK) La rusa registaro esprimis ke la “subprema politiko” de la administracio usona kontraŭ aliaj landoj, nun estas aplikata kontraŭ la usona popolo mem. 

Usono “plenumas subpreman politikon en la mondo, kaj hodiaŭ, tiu politiko evidentiĝis eĉ kontraŭ la usonaj civitanoj mem, tial ni estas antaŭzorgaj”, esprimis la parolantino de la rusa ministerio, Maria Zajárova dum intervjuo ĉe la televida kanalo Rossiya 1. 

La plej alarmiga, detaligis la rusa diplomatino, estas la ĥaoso nun travivata de Usono, kiu damaĝas la usonan popolon, kaj tio okazas en lando, kiu posedas la “plej potencan, volumenan kaj ampleksan militan buĝeton” de la tuta mondo.

Zajárova aldonis ke, post la sturmo al la Kapitolo de Usono kaj meze de ĥaoso neniam travivita pro denuncoj de supozata fraŭdo  en la elektoj de la pasinta novembro, nun la plej populara komento en la sociaj retejoj flanke de la adeptoj de la eliranta prezidento Donald Trump, estas kiel oni povas havi rusan civitanecon.

La rusa diplomatino bedaŭris ke, dum multaj jaroj, Usono transformis la malleĝajn embargojn en instrumenton por domini la tutan mondon.

La reprezenta ĉambro de tiu lando aprobis duan politikan juĝon kontraŭ Trump pro “incitado al ribeliĝo”  kaj sturmo al la Kapitolo. Kaj tiu ne estas la sola denunco kontraŭ li.

Pro lia malbona mastrumo de la pandemio, Usono fariĝis la plej damaĝita lando en la mondo kun pli ol 400 mil mortintoj.


fonto: HispanTv



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up