En la Tankista Tago Kubo memorigas venkon kontraŭ invadintoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-18 08:53:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 18 (RHK)  Hodiaŭ estas memorara la Tankista Tago okaze de la forpaso de  batalantoj, kiuj  haltigis la soldatojn invadintaj la insulon en la dua tago de la surteriĝo sur la sabloj de la strando Playa Girón, patronita de Usono en 1961.

Proksimume 1,500 armitaj soldatoj, trejnitaj kaj transdonitaj fare de la Centra Sekreta Servo , alteriĝis la 17-an de aprilo el tiu jaro kun la celo establi  ponton kaj  provizoran registaron jam nomumitan en Usono, kies misio estis peti rektan intervenon de la Nordamerika  armeo.

La tuja respondo de batalionoj de la Ribela Armeo, de la Nacia Revolucia Polico kaj de la popolaj milicoj malsukcesigis la planon, dum la partopreno de la tankdivizio T-34 kaj de memveturaj kanonoj SAU-100, alvenintaj al Kubo kelkajn monatojn pli frue  de la tiama Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj, kio  estis decida por la venko.

Tagon poste, tio, kion Fidel Castro poste nomis la unua granda malvenko de imperiismo en Ameriko, povis esti proklamita.

La agreso kostis al Kubo pli ol 176 vivojn, inkluzive de 151 batalantoj de la Ribela Armeo, la Nacia Revolucia Polico kaj la Nacia Revolucia Milico, proksimume 300 vunditoj kaj 50 handikapuloj dumvive.

Pli ol 1,200 kaptitaj invadintoj estis interŝanĝitaj al Usono kontraŭ manĝaĵo kaj medicino.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up