La ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-24 10:29:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez kaj Serguéi Lavrov

Serguéi Lavrov, ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio komenciĝas oficiala vizito al Kubo, unua etapo de sia turniro, kiu ankaŭ inkluzivas Kolombion, Nikaragvon kaj Gvatemalon.

La rusa ministro oficiale dialogos kun sia kuba homologo, Bruno Rodríguez Parrilla, rilate al la reciproka agendo kaj temoj aktualaj,  regionaj kaj internaciaj, inkluzive de la situacio rilate al Venezuelo.

La programo de la rusa ministro en Havano estas ampleksa, laŭ estis informite, kaj oni elstarigis la kuntekston de la vizito, pro la omaĝoj je la 8-a de majo kiam oni rememoros la 55-an datrevenon de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

La oficiala komuniko elstarigas la solidan bazon kiu subtenas la kunlaboron ruso-kuban en la internacia areno, en la koincido aŭ proksimeco de pozicioj inter la du landoj.

Alia temo de la vizito de Lavrov en Havano rilatas al la preparo de la 13-a laborsesio de la interregistara  komisiono  pri kunlaboro ekonomia-komerca, kaj scienc-teknika, antaŭvidita por la 22-a de aprilo en la rusa urbo Kazán.

Lavrov konfirmis la intereson de Moksvo en interagado pli streĉa kun la latinamerikaj kaj karibaj landoj, kaj la pretecon ampleksigi la mekanismojn kunlaborajn kun diversaj grupoj de regiona integriĝo kiel la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj landoj, la unuiĝo de sudamerikaj landoj, la suda komuna merkado kaj la sistemo de centramerika integriĝo (SICA).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up