Konfirmas Kubo sian kompromison al la popolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-02 17:21:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Raúl Castro esprimis ke depost 55 jaroj de la revolucia venko la 1-an de januaro 1959, la kompromiso de la revolucio daŭre estas kun la popolo.
Li rekonfirmis la volon de la revolucia registaro ne cedi fronte al la agresoj kaj minacoj venantaj el eksterlande, kiuj klopodas sufoki la insulan loĝantaron.
Raúl certigis ke la politiko de la lando estas direktita al defendo de sia memdetermino kaj suvereno, samkiel al impulsado de la solidaremo al la popoloj de la Tria Mondo.
Li memorigis la altruditan izolecon rilate la aliajn landojn de la regiono en la pasinteco, kio estis rezulto de la premoj faritaj de la usonaj administracioj, sed hodiaŭ Kubo posedas la regionan subtenon plenan pro sia humanisma agado kaj pro la defendo de la principoj kaj etikaj valoroj.
Dum ceremonio okazinta en la urbo Santiago de Cuba, situanta en la regiono orienta de la insulo, la kuba ŝtatestro ankaŭ omaĝis la rezistemon kaj batalemon de la insula popolo, kiu ebligis tiun ĉi okazaĵon.
Li emfazis ke je 55 jaroj de tiu memorinda tago, “eĉ ne la plej granda revanto de tiuj kiuj akompanis Fidel, povintus imaĝi tiun ĉi hodiaŭan tagon”.
Raúl Castro memorigis ke nenio estis facila dum tiu ĉi longa kaj obstaklo-plena vojo; ke la revolucia procezo devis alfronti tre frue planojn por malstabiligi la insulon  flanke de Usono, lando kiu rolis rifuĝejon por krimuloj, torturemuloj kaj mafiuloj de la reĝimo de Batista.
Li aldonis ke Kubo suferadis terorismon de ŝtato, sabotojn kaj atakon de armitaj bandoj; ke la insulo estis forpelita de la organizo de amerikaj ŝtatoj, estis invadita, ke ĝi daŭre estas sieĝita komerce, finance kaj ekonomie, ke daŭras la diversaj misinformaj kampanjoj kontraŭ la revolucia registaro kaj aparte kontraŭ Fidel Castro, viktimo de centoj da atencoj, li aldonis.
Malgraŭ ĉio, asertis Raúl, la insulo ne cedis nek cedos antaŭ premoj, ĉantaĝoj kaj minacoj; li aldonis ke la ekstera politiko de Kubo ĉiam estis potenca armilo por defendi la sendependecon, memdeterminon kaj nacian suverenecon.
Kadre de la omaĝa ceremonio, Raúl anoncis la celon okazigi, fine de januaro, la pintkunsidon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj (CELAC) kies provizora prezidanteco estas plenumata de Kubo, kaj estas institucio kiu impulsas la unuecon de la regiono ene de la diverseco en nia Ameriko.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up