La kuba popolo akompanas la Karavanon de la Libereco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-30 09:54:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 30 nov (RHK-PL) Dekoj da miloj de havananoj adiaŭis ĉi-merkrede la historian gvidanton de la kuba revoucio, Fidel Castro, kiu forpasis la 25-an de novembro je la 90-a aĝo.

Tra diversaj stratoj de Havano, la civitanaro atendis la trapason de la Karavano de la Libereco, kiu translokiĝas al la orienta urbo Santiago de Kubo kun la cindroj de la Ĉefkomandanto.

“Fidel ne mortis, neniam li mortos, ĉar lia idearo transvivos eterne en la koroj de ĉiuj kubanoj”, emocie eldiris al la informagentejo Prensa Latina Julia María Polo, maljunulino 87-jara kiu kune kun siaj filoj kaj nepoj staris ĉe la havana marbordo por omaĝi sian gvidanton.

“Ni estas Fidelistoj ĉar li donis al ni la plej esencan trajton por la homo, tio estas, edukado, kulturo”, aldonis la maljuna virino el la havana municipo Regla.

De tre frue en la mateno, la havananoj eliris al la stratoj de la urbo por daŭrigi la postmortan tributon, kiun tra la tuta lando la kubanoj donas al Fidel Castro.

La Karavano de la Libereco devas alveni  al la orienta urbo Santiago de Kubo la 3-an de decembro, depost trairi la plejmulton de la provincoj kubaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up