Kubo kaj Usono restarigis siajn diplomatiajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-02 07:54:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 1-an de julio 2015, la prezidento de Kubo, Raúl Castro kaj la prezidento de Usono, Barack Obama, interŝanĝis leterojn per kiuj ili konfirmis la decidon restarigi la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj kaj malfermi la ambasadejojn en la respektivaj ĉefurboj ekde la 20-a de julio.

Per tiu ĉi paŝo Kubo kaj Usono konfirmis la intencon evoluigi rilatojn respektemajn kaj kunlaborajn surbaze de la principoj kaj celoj konsekritaj en la Ĉarto de UN kaj la Internacia Juro, specife pri la konvencioj de Vieno pri dimplomatiaj kaj konsulaj rilatoj.

Siaflanke la kuba registaro publikigis oficialan anoncon kiu sciigas ke tiu ĉi decido obeas al la plena efektivigo de la insula suvereneco ligita al la idealoj de sendependeco kaj socia justeco, solidareco al la justaj kaŭzoj kaj konfirmo de la principoj kiuj markis la vivon de la insulo gvidite de la historia gvidanto de la revolucio, Fidel Castro.

Kun tiu ĉi paŝo finiĝas la unua etapo de longa kaj kompleksa procezo al la normaligo de la reciprokaj rilatoj kiu bezonas ĉesigi la ekonomian sieĝon altrudatan al la insulo, kiu konsistigas la ĉefan obstaklon al la evoluo de la landa ekonomio kaj estas perforto de la internacia juro. Ĝi damaĝas la insulan popolon kaj ankaŭ la interesojn de ĉiuj landoj.

La kuba registaro ankaŭ rekonfirmis sian pretecon subteni respekteman dialogon kun la usona registaro kaj evoluigi rilatojn de civilizita kunvivado, surbaze de respekto al la diferencoj inter ambaŭ registaroj kaj en la kunlaboro pri temoj de reciproka bonfaro.

Dume, Kubo daŭrigos sian laboron en la procezo aktualigi sian ekonomian kaj socian modelon por konstrui socialismon prosperan kaj daŭrigeblan, avanci en la landa evoluo kaj solidigi la atingojn de la Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up