La mortrestaĵoj de Fidel ripozis apud Che Guevara en Santa Clara.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-01 10:08:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santa Clara, 1 dec (RHC) Preskaŭ 57jaroj depost la triumfa eniro en Santa Clara la 6-an de januaro 1959, Fidel revenis al tiu ĉi tero samkiel tiam, nevenkita.

Ne estas tempo por ripozi, kaj tial Fidel revenis, frumatene, ĝis la sidejo de la heroa gerilano, kiu komandis la lastan batalon por solidigi la revolucian venkon en Santa Clara.

Tie ripozas lia taĉmento de la batalo de Las Villas kaj ankaŭ la herooj de la bolivia batalo, ili ĉiuj kune ripozas kaj kovas novajn batalojn.

Pro tiu kaj aliaj multaj kialoj, la popolo de la centra provinco kuba, amase renkontiĝis ĉe la Placo de Che Guevara por akcepti Fidel, tute solene kaj respekteme.

Tie okazis vespera ceremonio kie ariĝis gejunuloj, artistoj kiuj kantis, deklamis, dancis emociplene, sciante ke ĉe la Memorialo tiun nokton ripozis la kuba gvidanto.

Samkiel Che, kiu starigis sian sidejon de batalo en Santa Clara, nun Fidel survojas  al Santiago de Cuba, kie li havos sian sidejon apud Frank País, Abel Santamaría kaj aliaj batalantoj, konvinkita ke ankoraŭ restas multaj taskoj plenumendaj.

Ĉi-ĵaŭde matene, je la sepa, la karavano daŭrigis sian itineron ĝis la orienta regiono de Kubo, kun la solena sinteno  de la loĝantaro de Santa Clara, kiu amase ariĝis por esprimi sian adiaŭon



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up