Santiago de Cuba: Popola omaĝo ĉe la tombejo Santa Ifigenia

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-06 09:07:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Cuba, 6 dec (RHK) La loĝantoj de Santiago de Cuba kaj pluraj personoj kiuj vizitas la urbon alvenadas al la tombejo Santa Ifigenia por omaĝi la historian gvidanton de la kuba revolucio Fidel Castro.

De la vespero de la 4-a de decembro mem, kiam la cindroj de  Fidel estis deponitaj en la kripto per simpla ceremonio, longa vico de homoj kiuj portas florojn atendas por eniri ĝis la monumento, raportas la gazeto Granma.

La monumento estas je la nivelo de la sentemo kaj modesteco de Fidel kiel maizgreno, kie eniras la gloro de la mondo, laŭ frazo de la nacia apostolo de Kubo, José Martí.

Ĝi estas ŝtonego de la Montoĉeno Maestra kie li faris historion, apud la koncepto de Revolucio kiun li skizis en la jaro 2000 kaj subskribita de milionoj da kubanoj pretaj ĝin efektivigi, laŭ asertis Marlis Tabares, direktorino de la Kulturdomo 28ª de januaro de Santiago de Cuba, kaj ankaŭ direktorino de kulturprojekto Nana Princo.

Ĉiun 30-an minuton efektiviĝas la gvardia ŝanĝo omaĝe al la monumento de José Martí kaj de nun ankaŭ kune tiu de Fidel, situanta en la tombejo, muzeo je malferma ĉielo fondita en 1868.

La vizito al la tombejo eblos ĉiutage ĝis la 5-a posttagmeze.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up