Díaz-Canel taksas kiel honesta interŝanĝon kun loĝantoj de Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-17 08:08:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 17 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel priskribis kiel honesta la kunvenon, kiun li havis ĉi-ĵaŭdon kun loĝantoj de la popola konsilio Sandino-Capiro de la centra urbo de Santa Clara.

En la Palaco de la Danco, kelkajn metrojn de la monumento al la agado kontraŭ la Kirasa Trajno, Díaz-Canel kaj sep aliaj kandidatoj por deputitoj al Parlamento por la ĉefurbo de la provinco Villa Clara, eksciis pri iuj sortoŝanĝoj, kiujn trairas la balotantoj.

Ĉi tiu estas la tria tago de interŝanĝoj antaŭ la ĝeneralaj elektoj la 26-an de marto. Ĉeestis ankaŭ reprezentantaro de kulturlaboristoj en Santa Clara, urbo situanta ĉirkaŭ 268 kilometrojn oriente de Havano.

"Ne nur estis esprimita kontento pri la kandidatoj, ĝi ankaŭ estis kredinda dialogo pri la problemoj, kiuj tuŝas la kubanojn", diris la ŝtatestro.

La renkontiĝo diskutis unuecon kiel garantio de kontinueco, la respondecon de deputitoj kaj gvidantoj sur ĉiuj niveloj, la postulojn de estroj sur iliaj subuloj, kaj malfacilaĵojn en kelkaj servoj en la urbo.

La balotontoj komentis la inflacion, la problemojn en la komercigo de agrikulturaj produktoj, pri la hidraŭlikaj servoj en la kvartalo Capiro, same kiel la stato de la vojoj.

„Plibonigi aferojn, atingi la prosperon, kiun ĉi tiu heroa urbo meritas, eblas, sed ni devas fari tion kune kaj estas multe por fari”, diris la eminentulo.

Li diris, ke li  fieras pri la kandidataro al kiu li apartenas, kaj dankis la homojn de la popola konsilio Sandino-Capiro pro ilia fido, sincereco kaj ĉeesto.

"Ĉi tio estas demokratio, kiu dependas de la merito de la popolo kaj  ni havas la kapablon reprezenti vin", deklaris Díaz-Canel.


Fonto: @PresidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up