58 jaroj de Revolucio: la laboristaro firmigos sian volon iri antaŭen kun novaj taskoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-26 08:55:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 26 dec (RHK) Okaze de la festoj pro la 58-a datreveno de la venko de la Revolucio, la kuba laboristaro antaŭvidas plurajn aranĝojn en kiuj  la figuro de la historia gvidanto Fidel Castro estos omaĝata.

Dum la nuna semajno efektiviĝos en la koncernaj laborlokoj, jar-asembleoj por pritrakti la faritan laboron de la jaro, jen en la produktado jen en la servoj, kaj oni firmigos la volon iri antaŭen laŭ la bezonoj de la nunaj tempoj pere de la programoj fiksataj por la nova jaro, raportis la gazeto laborista Trabajadores.

Tiuj asembleoj estos oportunaj por agnoski la virojn kaj virinojn elstarajn en siaj respektivaj taskoj, en la produktado, servoj, novigoj,  raciigaj kampanjoj kaj aliaj taskoj de la laboristaj sindikatoj.

La  sindikatoj mobilizis siajn membroj efektivigi volontulajn servojn por beligi siajn centrojn kaj ĉirkaŭaĵojn okaze de la novjaraj festoj, kiam oni celebros la alvenon de nova datreveno de la revolucio, la 1-an de januaro, kaj partopreni la popolan aranĝon kiu sekvos la militan paradon de la 2-a de januaro en la Placo de la Revolucio José Martí.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up