La kuba junularo kaj la 2-a de januaro en la Placo de la Revolucio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-29 07:29:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 29 dec (RHK) La gejunuloj havas protagonisman rolon en la milita ceremonio kaj popola marŝado kunvokita por la 2-a de januaro en la Placo de la Revolucio José Martí, omaĝe al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro,   al la 58-a datreveno de la revolucia venko kaj al la novaj generacioj de kubanoj.

Kiel tradicie la pioniroj malfermos la marŝadon akompanate de la ĵaĥto Granma kaj la fermon faros pli ol 50 mil gejunuloj de la ĉefurbo kaj de la najbaraj provincoj de Artemisa kaj Mayabeque, sciigis al la gazetaro Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la junkomunista organizo (UJC).

La junula organizo enprogramigis infanajn aranĝon kaj sesiojn de volontula laboro en diversaj centroj de sano, gastrononio kaj sukerindustrioj subtene al la sukerkana rikolto. Ankaŭ impulsos komunumajn projektojn kiuj stimulas la aliron al konoj kaj kulturo, aldonis la junulara gvidanto.

Ankaŭ la sociaj organizoj partoprenas la preparlaborojn por la ceremonio kaj la popola marŝado, laŭ informis Vladimir Sauri, membro de la nacia sekretario kaj provinca kunordiganto de la Komitatoj por Defendo de la Revolucio (CDR), en Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up