Omaĝo al la Patro de la patrolando: la Revolucio estas nur unu.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-10 15:10:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 10 okt (RHK) En tiu ĉi historia tago oni elvokis la fakton ke  de antaŭ 149 jaroj, Carlos Manuel de Céspedes iniciatis la ununuran kaj solan Revolucion kiu ekzistas en nia lando, tiu de li komencita kaj nun daŭrigata.

Tiel esprimis dum solena ceremonio la historiisto de Havano, doktoro Eusebio Leal Spengler, en la tombejo de Sankta Ifigenia en Santiago de Kubo, okaze de milita entombiga ceremonio de la restaĵoj de Mariana Grajales, kiun li nomis la Patrino de la patrolando, kaj Carlos Manuel de Céspedes, konata kiel la Patro de la patrolando.

La ceremonion prezidis la generalo de armeo kaj prezidento Raúl Castro kaj la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, la parlamentestro Esteban Lazo kaj aliaj elstaraj kubanoj.

En sia parolado, Leal elstarigis la gvidkapablon kaj radikalan pensaron de Céspedes, kaj revuis lian vivon kaj verkon, ĝis lia morto okazinta la 27-an de februaro 1874.

Lia batalkrio malfermis en Kubo novan epokon de bataloj por la sendependeco, kiu daŭris 30 jaroj, kaj tiel la tradicion humanisman, solidaran kaj kuraĝan de la kuba popolo.

Same, li revuis la historion de Mariana Grajales, patrino de la familio Maceo; pri ŝi li elstarigis la firmecon kaj karakteron. Li ŝin taksis la Alma Mater de Kubo.

Tie li ratifis ke la kuba Revolucio estas unu sola: tiu komencita en la sukerfabriko La Demajagua, proksime de la historia urbo Bayamo, kaj daŭrigita de Fidel per la sturmo al la kazerno Moncada en Santiago de Kubo.

Li ankaŭ esprimis la utilon de tiu ĉi loko en la tombejo Sankta Ifigenia kiel ejo de kulto al la historio kaj la viroj kaj virinoj eminentaj: devo de la ŝtato kaj de ĉiuj civitanoj.

Venontjare, ni omaĝos la 150-an datrevenon de la batalkrio en La Demajagua, kaj ni tion faros konvinkite pri la bezono savgardi nian historion.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up