Sciencistino certigis ke la junularo batalos por kontinueco de la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-05 10:04:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 5 (RHK) La esploristino de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB) Karen Urrutia, en la koncentriĝo sur la Havana moleo por memorfesti la 1-an de majo, certigis hodiaŭ, ke la junularo de Kubo daŭrigos la Revolucion kaj sekvos la ekzemplon de tiuj, kiuj batalis por ĝi.

En la mitingo por memorfesti la Internacian Tagon de la Laboristoj, la sciencistino asertis, ke la novaj generacioj ne rezignos pri siaj revoluciaj principoj, memorante, ke la insula triumfo kontraŭ la pandemio de Kovim-19 malgraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono, estis pro la efika protekto de la vakcinoj kreitaj de kubaj sciencistoj kaj la laborego de sanlaboristoj, kiuj estas la fiero de la lando.

Tial, hodiaŭ estas ĝoja kaj festa tago, en kiu la laboristaj amasoj reasertas sian subtenon al la kontinueco de la procezo de socia transformo, kiu komenciĝis en 1959.

Ni ne perdos la konkerojn de la Revolucio nek la heredaĵon de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, diris Urrutia, kaj rememoris la naskiĝon de la plej granda pensulo de la monda proletaro, Karl Marx, la 5-an de majo 1818.

Ŝi denuncis la intensiĝon de la usona blokado kaj postulis la forigon de Kubo el la listo de landoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.

Ŝi ankaŭ dankis la solidarecon kun la insulo de miloj da homoj, kiuj vojaĝis por partopreni la festojn por la 1-a de majo, kaj kiuj malakceptas la politikon de sufokado trudata al la kariba nacio.

Ĉi-vendrede en la tuta lando okazis mitingoj kaj paradoj sur la ĉefaj placoj de la teritorioj, sub la devizo Al la patrujo, manojn kaj koron, por memorigi la Internacian Tagon de la Laboristaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up