Komenciĝas en Havano la 26-a Internacia Librofoiro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-09 07:09:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 9 feb (RHK) La 26-a Internacia Librofoiro, Havano 2017 estos oficiale inaŭgurita en la fortreso de San Carlos de la Cabaña. La evento estas ĉi-jare dediĉita al la intelektulo kaj politikisto Armando Hart Dávalos.

La librofoiro ankaŭ havos kiel gastlandon honoran, Kanado. Ĝi estos bona okazo por konatiĝi kun la verko de Hart per 8 eldonaĵoj kiuj estos prezentitaj de kubaj eldonejoj; lia verkaro resumas ses jardekojn de historio je la servo de justico kaj komuna bonfaro, raportas la gazeto Granma.

La kultura evento konsistigos tagan novaĵon dum la venontaj tagoj, kaj ĝi inkluzivas honorojn al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

La internacia librofoiro de Havano estas unu el la plej amasaj kulturaj eventoj ĉiujare organizata de la kubaj kulturaj institucioj kaj la instituto de la libro. Ĝi daŭras dek tagojn en la ĉefurbo kaj sekve itineras tra la ĉefaj urboj de la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up