Komuniko de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj: Venezuelo ne estas sola.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-29 09:04:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 29 mar (RHK) La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj publikigis oficialan komunikon per kiu sciigas ke la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) demonstris unu plian fojon sian malkapablon haltigi la abomenindan kaj histerian sintenon de sia ĝenerala sekretario, je la servo de la potenco-centroj kaj en evidenta perforto de la enhavo kaj spirito de la Ĉarto de tiu organizo.

La komuniko celebras ke spite al premoj, ĉantaĝoj kaj la  obeema sinteno de la ĝenerala sekretario de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA), Luis Almagro, ne sukcesis trudi sin en la konstanta konsilantaro, decido kontraŭ Venezuelo,

Tiu ĉi OEA estas la sama kiu subtenis agresojn kaj intervenojn militajn en la regiono; la sama kiu silente kaj kunkulpe sintenis fronte al gravaj perfortoj de la demokratio kaj homaj rajtoj en la amerika kontinento, interalie, militaj puĉoj, malaperigo de homoj, arbitraj arestoj, torturoj kaj murdoj de gestudentoj, ĵurnalistoj kaj sociaj gvidantoj; perfortaj delokiĝoj kaŭze de malriĉeco kaj perfortoj; starigo de muroj, forpelado de homoj, malegala komercado, media poluado, narkottrafikado kaj kulturaj agresoj.

Tre klare estis pruvite kiel la konstanta konsilantaro de tiu organizo enmiksiĝis en aferojn internajn de unu el siaj membroŝtatoj, kio  perfortas la unuan artikolon de la fonda ĉarto. Tamen, ĝi ne sukcesis aprobi decidon kontraŭ Venezuelo nek daŭrigi la klopodojn apliki la Interamerikan Demokratian Ĉarton al tiu lando kun la celo suspendi ĝin, nek aprobi raporton aŭ itineron kontraŭ tiu lando misintencan kaj enmiksiĝan.

Evidentiĝis ke Venezuelo ne estas sola. Tial estas salutinda la kuraĝan defendon de tiuj kiuj altigis  la dignon latinamerikan kaj karibian kaj estis flanke de la vero, la praveco kaj justico.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up