Kubo komdanmas terorismajn agojn kontraŭ Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-29 16:04:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 29 jun(RHK) La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj esprimis sian fortan komdanmon kontraŭ la teroristaj atakoj lanĉitaj en Karakaso kontraŭ la Supera Tribunalo de Justico kaj la Ministerio de la Popola Povo por la internaj aferoj, justico kaj paco.

Per oficiala deklaro, Kubo  taksas  ne pravigebla ke kelkaj registaroj kaj politikaj figuroj, anstataŭ esprimi opozicion firman kaj rektan kontraŭ tiaspecaj teroristaj kaj puĉaj agoj, oni prezentu ilin kiel supozatan polican ribelemon kaj manipulacias la atakojn por instigi la rompon de la unueco civila-milita, kaj tiel ataki ka dignan decidon de la prezidento Nicolás Maduro malebligi la kaoson kaj alvoki al legitima defendo de la konstitucia ordo.

Ne estas surprizo ke la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) kaj ties ĝenerala sekretario per sia silento, fariĝus kunkulpaj pri la okazintaĵoj aŭ estontaj okazaĵoj.

Kubo  firme rifuzas  la uzon de terorismo kaj enmiksiĝon eksteran en la aferoj de Venezuelo, kaj esprimas sian solidaremon al la Bolivara Revolucio kaj ties gvidantoj. Nenio nek iu malebligos ke la kuraĝa popolo de Bolívar kaj Chávez batalu memdetermine en defendo de siaj ideoj kaj atingoj  kaj restarigu la pacon perfortitan de aliuloj.  

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up