La kuba prezidento Raúl Castro akceptis la ministron pri eksteraj rilatoj de Germanio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-17 09:54:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri eksteraj rilatoj de Germanio, Frank-Walter Steinmeier, kiu plenumas oficialan laborviziton en Kubo, estis akceptita de la prezidento Raúl Castro.

En afabla etoso, ambaŭ interŝanĝis pri la ampleksaj potencialoj ekzistantaj por evoluigi la reciprokajn rilatojn, speciale en la ekonomiaj kaj komercaj sektoroj kaj pri kunlaboro.

Krom ekzameni aliajn temojn de reciproka intereso de la internacia agendo, ambaŭ interparolantoj koincidis pri la graveco de la unua vizito al Kubo de ministro de la diplomatio de la germana lando.

Antaŭe, la germana ministro renkontiĝis kun la ministro pri ekonomio kaj planado de Kubo, Marino Murillo.

Raporto diskonigita de la insulaj amaskomunikiloj sciigis ke oni konstatigis la reciprokan intereson evoluigi interŝanĝojn en la sektoroj de renovigebla energio, medio, agrikulturo kaj aliaj sferoj.

Ili ankaŭ dialogis pri la evoluo de la procezo por aktualigi la ekonomian modelon de la insulo kiu donas okazon ampleksig la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter la du landoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up