Kuba ministro pri eksteraj rilatoj ratifas la sindevontigon de la registaro por protekti la medion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-04 11:53:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 4 (RHK) Bruno Rodríguez Parrilla, Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo hodiaŭ reasertis en sia Tviter-konto, la sindevontigon de la lando atingi, ĝis 2030, pli bonajn indikilojn rilate al mediprotekto.

La kuba ministro  aludis la intencon de Kubo redukti la uzon de fosiliaj brulaĵoj en terveturiloj, kaj pliigi la uzon de renovigeblaj fontoj kaj la arbarkovraĵon de la lando.

"Kubo firme kompromitis atingi energian matricon ĝis 2030 kun 24% de elektroproduktado derivita de renovigeblaj fontoj, redukti la uzon de fosiliaj brulaĵoj en terveturiloj je 50% kaj pliigi la arbarkovraĵon je ĝis 33%", li diris.

Ĉi-tage Kubo partoprenas en la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo, COP26 sponsorita de Unuiĝintaj Nacioj,  kiu daŭros ĝis la 12-a de novembro.

En ĝi, la insulo ratifis sian engaĝiĝon al la medio kaj esprimis sian aspiron, ke ĝi estu tradukita en konkretajn rezultojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up