Plenumas sukcesan viziton al Portugalio la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-20 07:23:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum gazetara konferenco en Portugalio

Lisbono, 20 apr (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, dialogis kun la ministro pri eksterlandaj negocoj de Portugalio, Augusto Santos Silva, en la sidejo de la koncerna ministrejo.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ ministroj reviziis temojn de la reciproka laboragendo, kiu fortiĝis en la sferoj politikaj kaj diplomatiaj, kulturaj kaj komercaj, pere de la delegitaraj  interŝanĝoj, la subskribo de novaj interkonsentoj kaj kresko komerca, la investoj kaj fluo de vizitantoj.

La ministroj ankaŭ pritraktis temojn de komuna intereso pri la internacia nuntempo kaj koincidis taksi la rilatojn inter ambaŭ landoj kiel tre pozitivaj.

La kuba ministro dankis al Portugalio pro la subteno al la kuba rezolucio en UN kontraŭ la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca, kaj elstarigis la kontribuon de Portugalio al la progresoj de la rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio, kio rezultigis la subskribon de la interkonsento pri politika dialogo kaj kunlabora.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up